Saillon: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-==Eksteraj Ligiloj== +== Eksteraj ligiloj ==)
esperantigita ŝablono (Referencoj), formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Projektoj, +Bibliotekoj
Linio 18:
'''Saillon''' estas [[Listo de urboj en Svislando|urbo]] kaj komunumo en la [[Martigny (distrikto)|distrikto Martigny]] en [[Kantono Valezo]], [[Svislando]]. Ĝi havis 2236 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
 
== Geografio ==
La komunumo Saillon situas en la [[franca lingvo|franclingva]] Suba Valezo ĉe la norda flanko de la [[Rodano|Valo de Rodano]]. La komunumo konsistas el la urbeto Saillon kaj la setlejoj [[Saint-Laurent]] kaj [[Les Moilles]]. Al la komunumo apartenas krome en nordokcidento la montara [[eksklavo]] [[Euloi]], kie situas la montopintoj ''Petit Château'' kun alteco de 2575 m [[s.m.]] kaj ''Six du Doe'', kiu kun alteco de 2722 m [[s.m.]] estas la plej alta punkto de la komunumo. La orientan komunumlimon formas la rivereto [[Salentse]], kiu jam plurfoje inundis la urbeton, laste en la jaroj [[1958]] kaj [[2000]].<ref>Fonto: [http://map.geodataviewer.admin.ch/geodatenviewer.php?x=580333&y=113091 Reta mapo 1:20000 de Swisstopo]</ref>
 
Linio 24:
<ref>Fonto: [http://www.bfs.admin.ch/bfs/portal/de/index/themen/02/03/blank/data/gemeindedaten.html Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011]</ref>
 
== Najbaraj komunumoj ==
La komunumo Saillon limas en nordo kaj oriento al [[Leytron]], en sudoriento al [[Riddes]], en sudo al [[Saxon VS|Saxon]], kaj en okcidento al [[Fully]].
 
== Trafiko ==
Tra Saillon pasas konekta vojo de Leytron al Fully. En sudo la komunuma limo tuŝas la kantonan ĉefvojon n-ro 9. Laŭlonge de la suda limo pasas la [[svisa aŭtovojo A9]], kies plej proksima alveturejo Riddes situas 2 kilometrojn oriente kaj Saxon 2 km okcidente de la komunuma teritorio. Pere de la [[poŝtaŭtolinio]] de [[Siono]] al [[Martigny VS|Martigny]] la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
 
== Historio ==
La unua dokumenta mencio de Saillon datiĝas el la jaro [[1052]] kiel ''castellum Psallionis''. En la loko ekzistas restaĵoj el la [[Romio|romia epoko]], inter kiuj la ruinoj de romia biendomo. Dum [[mezepoko]] la loko unue apartenis al la katedrala kapitolo de Siono kaj poste al la Grafoj de [[Savojo]]. En la jaro [[1271]] la merkatloko ricevis de la grafo de Savojo urborajton. La kastelo estis detruita okaze de la valeza konkero en la jaro [[1475]]. De ĝi estas konservita la rifuĝturo kaj la restaĵoj de tri protektoturoj. La nuntempa politika komunumo estis fondita post la [[Helveta Revolucio]] de [[1798]]. Ĝis [[1819]] al ĝi ankaŭ apartenis Leytron, kiu tiam memstariĝis.<ref>Fonto: [http://www.hls-dhs-dss.ch/textes/d/D2735.php ''Benjamin Roduit'': ''Saillon'' en ''Historia Leksikono de Svislando'' (2011-02-07)]</ref>
<ref>Vidu ankaŭ [http://www.peter-hug.ch/lexikon/saillon ''Saillon'' en ''Geografisches Lexikon der Schweiz, 1902'']</ref>
 
== Notoj kaj referencoj ==
<references />{{Referencoj}} <!-- Helpo : http://eo.wikipedia.org/wiki/Helpo:Referencoj kaj piednotoj -->
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
* [http://www.saillon.ch Oficiala retejo de la komunumo Saillon]
{{komunejokatKomunejokat|Saillon}}
 
== Bildoj ==
<gallery>
Dosiero:SaillonNord.jpg|<small>Saillon el nordo</small>
Linio 47 ⟶ 48:
Dosiero:SaillonRue.jpg|<small>Ĉefstrato de la urbeto</small>
</gallery>
<br />
{{Navigilo:Komunumoj de la Distrikto Martigny}}
{{Bibliotekoj}}
 
[[Kategorio:Urboj de Svislando]]