Giovanni Peterlongo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
 
== Biografio ==
Giovanni Peterlongo naskiĝis en [[Trento]] en 1856 kaj tie finis gimnazian lernadon. En tiu epoko Trento ankoraŭ esti parto de la [[Aŭstria Imperio]], ne alde [[Italio]] kiel nuntempe. Li doktoriĝis pri [[juro]] en [[Vieno]], kie li havis okazon perfektiĝi ankaŭ pri [[matematiko]], [[fiziko]] kaj [[astronomio]]. En tiu epoko estis aperantaj la unuaj modernaj internaciaj lingvosistemoj, kiel Volapük: tiu problemo interesis lin tuj, sed nur pli poste la studado de [[Esperanto]] konvinkis lin pri efektiva vivebleco de artefarita lingvo. Tiel naskiĝis en li la ideo traduki en tiun ĉi lingvon la Dian Komedion, kies legado iĝis por li pasio ek de knaba aĝo.
 
Li eniris la ŝtatan administracion kiel sekretario de la Konsilantaro, kaj li ĝin forlasis en 1891, kiam oni nomis lin direktoro de Magistrato de la urbo Trento. Ĝuste en tiu periodo li komencis sian laboron: unua provo, stenografia, de la traduko estis preta en [[1914]]. Kiam la milito kontrasŭ Italio komenciĝis, en majo [[1915]], la Trentaj gravuloj dividis inter si la taskon: dum kelkaj elmigris al Italio, li, kiu intertempe estis elektita kiel [[deputito]], kaj aliaj restis en Trento, interkonsente ankaŭ kun Cesare Battisti, por defendi la rajtojn de la samcivitanoj. Sed Giovanni Peterlongo estis en la listo de la ''irredendisti'' (t.e. la nomo donita al tiuj, kiuj deziris aliĝon de Trento kaj aliaj urboj al Italio), kaj eĉ de la suspektataj pri alta perfido, pro siaj sentoj favoraj al Italio. Manuskriptoj, libroj, revuoj, kaj eĉ tiu unua tradukprovo estis al li rabitaj, dum li estis forsendita al deviga loĝado en [[Linz]], en supra Aŭstrio. Tie li eltenis du procesojn, en 1916 kaj en 1917, sub akuzo pri [[iredentismo]] kaj alta perfido.