Kalmukoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
formatigo de titoloj, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj
e - tajperaro
Linio 20:
Por la plenumo de la armeaj celoj, la tribo Dörben Oirat ofte integrigis najbarajn tribojn aŭ disigitajn branĉojn de ili mem tiel ke ne ekzistis granda diverseco en la kunmetaĵo de la alianco kun aliaj pli grandaj triboj dominantaj aŭ absorbantaj la pli malgrandajn. Pli malgrandaj triboj apartenantaj al la alianco inkluzivas la ĥoitojn, zaŝaĉinoj, bajidoj kaj mangitoj. La tjurkaj triboj en la regiono, kiel ekzemple la urianhajoj, telengetoj kaj la ŝoroj, ankaŭ ofte alianciĝis kun la Dörben Oirat.
 
Kune, tiuj triboj travagis la herbajn ebenaĵojn de Okcidenta [[Interna Azio]], inter [[Lago Balkaŝo]] en nuna orienta Kazaĥio kaj lago [[Bajkalo]] en nuna Rusio, nordo de centra Mongolio, kie ili libere starigis sianjsiajn [[jurto]]jn kaj konservis siajn brutaron, ŝafaron, ĉevalojn, azenojn kaj kamelojn.
 
La antikvaj antaŭloj de la oiratoj inkluzivas la keraitojn, naimanojn, merkitojn kaj la originajn oiratojn, ĉiuj tjurk-mongolaj triboj kiuj travagis okcidentan Internan Azion antaŭ ilia konkero de Ĝingis-Ĥano.