Julia C. Isbrücker: Malsamoj inter versioj

5 bitokojn forigis ,  antaŭ 9 monatoj
e (Etaj klarigoj)
Isbrücker estis Esperantistino de [[1909]], baldaŭ poste ŝi verkis kun sia frato bonan lernolibron. Eksterordinare grava por la plua evoluo de la movado estis ŝia iniciato inviti la [[12-a UK|12-an Universalan Kongreson]] en [[1920]] al Hago, en tempo, kiam post la [[unua mondmilito]] estis malfacile trovi taŭgan urbon por aranĝi la Universalan Kongreson.
 
Ŝi organizis la internacian Interreligian Konferencon en Hago [[1928]], fondis kun [[Cseh|Andreo Cseh]] la Internacian Cseh-instituton en 1930 (poste [[Internacia Esperanto-Instituto]]). En ĝia kadro ŝi organizis sennombrajn kursojn, seminariojn, prelegvesperojn, vojaĝojn ktp.
 
En [[1931]] la urbestro de [[Arnhem]] ([[Nederlando]]) disponigis grandan domon kun parko, kie la instituto fondis la faman Esperanto-Domon. Danke al la organiza talento kaj laborforto de s-ino Isbrucker ĝi fariĝis vigla Internacia Esperanto-Centro, kie okazis regule plej diversaj programoj, kursoj, kunvenoj, konferencoj ktp., plej ofte internaciaj.