Rusia Imperio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
Petro la Granda movis ĉefurbon de la lando al la de li fondita nova urbo [[Sankt-Peterburgo]] (ekde [[1914]] ''Petrogrado''). Per tio li volis pli rapide reformi la tutan vivon de la granda lando laŭ la okcidenta maniero.
 
Ekde [[1772]] ĝis [[1795]] jaro Rusia Imperio aneksadis malfortan politike [[Respubliko de Ambaŭ Nacioj|Respublikon de Ambaŭ Nacioj]]. [[Katerino la 2-a]] estis amanto de la pola reĝo [[Stanislao Aŭgusto Poniatowski]] kaj malpermesis lin protekti sian landon. Post abdiko de tiu reĝo [[Tadeusz Kościuszko]] organizis [[Insurekcio de Kościuszko|insurekcion en 1795]] sed ne povis savi Pollandon-Litovion. Poste Poloj aliancis kun [[Napoleono la 1-a de Francio|Napoleono Bonaparte]] kaj gajnis la malgrandan [[Varsovia Dukejo|Varsovian Dukejon]]. Post venko de Rusio super Napoleono Rusia Imperio aneksis Varsovian Dukejon proponante ke caro [[Aleksandro la 2-a (Rusio)|Aleksandro la 2-a]] estu la reĝo de Pollando.

La [[Rusa-persa milito (1826–1828)|Rusa-persa milito de 1826–1828]] estis la lasta grava milita konflikto inter la Rusa Imperio kaj [[Irano]].

Revokado de naciaj liberaĵoj por [[poloj]] estis kaŭzo de la unua tutpola ribelo nomata [[Novembra Ribelo]] en [[1830]], kiu vanis. Poste en [[1863]] proksima al sukceso estis [[Januara Ribelo]], post kiu imperiestro likvidis Pollandon en sia Imperio kaj malpermesis praktiki polan kulturon kaj lingvon. Pollando sendependiĝis nur en [[1918]]. Tempo de tiu okupacio estis tamen tre profita por la [[rusa kulturo]]. Rusaj artistoj de pola origino estis ekzemple [[Vaslav Nijinsky]] — dancisto, [[Kazimir Maleviĉ]] — pentristo, [[Henryk Wieniawski]] — violonisto kaj aliaj. Multaj geavoj de grandaj rusoj estis poloj — ekzemple de [[Dmitrij Ŝostakoviĉ]] aŭ [[Mstislav Rostropoviĉ]]. Pri "malbonaj poloj" oni kreis gravajn operojn kiel ''[[Ivan Susanin]]'' de [[Miĥail Glinka]].
 
La imperio rigardis sin posteulo de [[Bizanca imperio]].