Homo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) |
Forigis la dosieron Neandertala_homo,_modelo_en_Neand-muzeo.JPG forigitan el la Komunejo de Ciell: per c:Commons:Deletion requests/Hominin photos violating FoP |
||
Linio 57:
La plej grandaj diferencoj troveblas ene de la afrika populacio. Populacioj ekster Afriko estas, krom kelkaj grupoj elmigrintaj nur relative malfrue el Afriko - genetike tre samformaj. Multaj trovaĵoj subtenas la tiel nomatan [[deveno|teorion "el Afriko"]], laŭ kiu la disvastiĝo de la homo estiĝis sur la afrika kontinento. Dum longa tempo la specio vivis en Afriko samepoke kiel la [[Neandertala homo]] en [[Eŭropo]], kiu estis aparte adaptita al la vivo en mezaj ĝis arktaj regionoj.
Unue en la proksima oriento, ekde la frua [[ŝtonepoko]] ankaŭ en Eŭropo, vivis Neandertaluloj kaj ''Homo sapiens'' samtempe en la samaj regionoj. Tiu kunvivado daŭris ĉirkaŭ 60 000 jarojn en la proksima oriento kaj apenaŭ 10.000 jarojn en Mezeŭropo. Sciencistoj supozis ĝis nun, ke la disvastiĝo de ''Homo sapiens'' de la [[Balkana montaro]] ĝis la [[Ibera Duoninsulo|Ibera duoninsulo]] daŭris ĉirkaŭ 7.000 jarojn. Paul Melars de la [[Universitato de Kembriĝo]] raportis en la jaro 2006 en la scienca ĵurnalo ''Nature'', ke necesis verŝajne nur 5.000 jaroj. Iuj grupoj disvastiĝis laŭ la [[Pada Ebenaĵo]] en Italujo, aliaj elektis la vojon tra la valo de la [[Danubo]], ankaŭ aliaj atingis preskaŭ [[Siberio]]n.
|