Ara Güler: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "thumb|Ara Güler (2007) '''Ara GÜLER''' (armene: Արա Կիւլեր; naskiĝinta la {{daton|16|8|1928}} en Istanbul, mortinta la {{daton|17|1..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:35, 22 okt. 2020

Ara GÜLER (armene: Արա Կիւլեր; naskiĝinta la 16-an de aŭgusto 1928 en Istanbul, mortinta la 17-an de oktobro 2018 samloke) estis turkia fotisto de armena origino. Li rangis inter la plej gravaj fotistoj de siaj lando.[1]

Ara Güler (2007)

Vivo kaj kreiva agado

La filo de apotekista familio li estis, kiu translokiĝis en al 1910-a jaroj el la anatolia eturbo Şebinkarahisar al Konstantinoplo.[2] Fascinite per la kinejoj li komencis trejniĝon aktoran ĉe Muhsin Ertuğrul antaŭ studo de ekonomiko. Finfine li decidis iĝis fotoĵurnalisto. La devigan soldatadservon li plenumis en motorigita infanteribatalono de la 3-a tanko-brigado.[3]

Ekde 1950 li deĵoris por la gazeto "Yeni İstanbul", poste li estis korespondanto pri la Malproksima Oriento por internaciaj revuoj renomitaj kiel Time Life, Paris MatchSternStern. En 1956 li renkontis Henri Cartier Bresson kajMarc Riboud; Bresson varbis lin por la agentejo Magnum Photos al kiu Güler aniĝis.[4][5] Post milita sero li transprenis en 1961 la postenon ce ĉefo de la fotoredakcio de la gazeto "Hayat". Internaciaj duniĝoj en Japanio, Norda Ameriko kaj Eŭropo ne mankis.

Ara Güler preferis fotadon per sia Leica-kamerao, albnegraĵojn. La plejparto de sia verkaro temas pri la naskiĝurbo Istanbulo. Ofte li interesiĝis pri la plej malgrandaj detaloj, la simpla vivo kaj infanoj. La aŭtobiografia romano Istanbulo, memoroj de urbo][ de la literaturnobelpremiricevinto Orhan Pamuk ornatmitis per Güler-fotografioj. Pamuk asertis ke la Istanbulo de Güler estus ankaŭ sia propra Istanbulo. Pluse Ara Güler portretfotis multajn elstarulojn, ekz. İsmet İnönü, Winston Churchill, Indira Gandhi, Bertrand Russell, Maria Callas, Alfred Hitchcock, Salvador Dalí kajPicasso; li aktivis metie ĝismorte.

Por siaj verkoj li ofte honoritis: en 1961 "Photography Annual" taksis lin unu el la sep plej bonaj fotistoj de la tuta mondo. En 1962 li iĝis Leica-majstro, en 1968 la novjorka muzeo pri Modernaj artoj elektis lin inter la dek majstrojn de la kolorfotado. En 1999 li premiitis kiel fotografo de la jarcento. Por Güler nomitis kafejo proksime de la İstiklal-avenuo en Istanbulo. Post longa malsano li mortis en la aĝo de 90 jaroj. von 90 Jahren.

Ekspozicioj (elekto)

 
Ara-Güler-antologio, Berlino 2014
  • 2010: grupa elmontrado Istanbul. Sammlung Huma Kabakci. 60 Jahre türkische Kunst. Zwischen Tradition und Provokation, Hagen kaj Goslar
  • 2014: Einzelausstellung Ara Güler – Das Auge Istanbuls. Retrospektive von 1950 bis 2005, Berlino
  • 2017: Einzelausstellung Ara Güler – Das Auge Istanbuls, Nurenbergo.

Verkoj (elekto)

  • Ara Güler: Photographs, Istanbul, 1980.
  • The Movie World of Ara Güler, Istanbul, 1989.
  • The Sixth Continent, Ankara, 1991.
  • Eski Istanbul Anilari, Istanbul, 1994.
  • Yüzlerinde Yeryüzü, Istanbul, 1995.
  • Röportaj, YGS Yayınları, Istanbul 2001. ISBN 975-7012-24-6.
  • Istanbul (mit einem Vorwort von Orhan Pamuk), DuMont, Köln 2010, ISBN 978-3-8321-9292-1.
  • Istanbul – From the Point Hotel / Taksim collection. İlke Basın Yayım, Istanbul 2013, ISBN 978-605-88813-0-3.

Filmo

  • Ara Güler – Ein Photograph und sein Istanbul. Dokumentadaĵo, Germanujo 2018, 44:02 Min., scenario kaj reĝisorado: Sabine Scharnagl[6]
  • Der Fotograf Istanbuls Ara Güler. Germanujo 2018, 70 minutoj, scenario kaj reĝisorado de Erdal Buldun - A. Özdil Savasci

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. "Türkische Tage: Armenien liegt gleich neben dem Gezi-Park", Die Zeit, 5.7.2013
  2. "Ara Güler kendi caddesinin açılışını yaptı"
  3. Informoj ĉe fotograf.net
  4. Nina Zschocke: Photographie des 20. Jahrhunderts. Museum Ludwig Köln, Taschen, Köln 2005, p. 209.
  5. Jürgen Gottschlich: Das Auge Istanbuls. Ĉe: taz, 19.10.2018, p. 16.
  6. "Doku über den berühmtesten Fotografen der Türkei: Ara Güler – Ein Photograph und sein Istanbul"

Ŝablono:Normdaten