Jagoda Marinić: Malsamoj inter versioj

kroata-germana verkistino, dramatistino kaj kolumnistino
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "thumb|Jagoda Marinić '''Jagoda MARINIĆ''' (naskiĝinta la {{daton|20|9|1977}} en Waiblingen) estas kroata-germanio|germana..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 22:13, 22 okt. 2020

Jagoda MARINIĆ (naskiĝinta la 20-an de septembro 1977 en Waiblingen) estas kroata-germana verkistino, dramatistino kaj kolumnistino.

Dosiero:Jagoda Marinic.JPG
Jagoda Marinić

Vivo

Jagoda Marinić estas la filino de jugoslavaj gastlaboristoj el Dalmatio. Ŝi studis ĉe la Universitato de Heidelberg germanistikon, politiksciencon kaj anglistikon.[1] En 1999 ŝi gajnis Hermann-Lenz-stipendion kaj en 2003 helpadpremio de la Artfondaĵo Badeno-Virtembergio. Ŝia unua libro kun rakontoj Eigentlich ein Heiratsantrag publikigitis en 2001; por ŝia en 2005 aperinta rakontvolumo Russische Bücher ŝi ricevis la Grimmelshausen-subtenpremion.[2] En 2006 eklegeblas ŝia unua romano Die Namenlose. Ekde 2012 ŝi aniĝas al PEN-centro germania.

En junio 2007 ŝi kune kun 17 aliaj partoprenantoj prezentis sin ĉe la 31-a konkurso pri la Ingeborg-Bachmann-premio en Klagenfurt kie ŝia teksto Netzhaut laŭtlegitis de ŝi.[3]

La enscenigo de la teatraĵo Zalina, kiun tekstigis Marinić premiitis en aŭgusto 2007 per elstaregeco por la plej bona ero en la eŭropa kulturĉefurba programaro (tiam en Sibio). Krom eseoj kaj rakontoj faritis ankaŭ teatraĵkritikoj de ŝi; ŝi verkas por Frankfurter Rundschau, taz kaj Süddeutsche Zeitung. En 2008 ŝi estis skoltino laŭ komisio de Heidelberger Stückemarkt por la gastanta lando Kroatio.

Ŝia teatraĵo Wer war Kitty Genovese? proponitis en 2001 por la Leonhard-Frank-premio. Marinić regule gvidas kreivigajn verkadlaborrondojn por infanoj kaj adoleskantoj.[4] Ekde 2012 ŝi gvidas la Interkultura centro de Heidelberg.[5]

Aperis en 2016 la romano Made in Germany – Was ist deutsch in Deutschland, kie temigitis Germanujo kiel enmigradllando kaj ebla/necesa identecŝanĝiĝo. Ŝia verko Sheroes. Neue Held*innen braucht das Land (eseolibro, 2019) postulas ke Germanujo iĝu antaŭiganto de tiu ĉi tema komplekso.[6] Ŝi vivas en Heidelberg.

Verkoj

Publikigoj alispecaj

  • Alles macht mich aus. Intervjuo. Ĉe: BELLA triste, 19, Hildesheim 2007.

Eksteraj ligiloj

Notoj

  1. Jagoda Marinić ĉeSuhrkamp-eldonejo
  2. Jagoda Marinić, ĉe Hoffmann und Campe
  3. Netzhaut – Marinićs Text beim Ingeborg-Bachmann-Preis 2007 (PDF)
  4. [1]
  5. "Das IZ Team – Interkulturelles Zentrum"
  6. "Jagoda Marinić wünscht sich Sheroes", SWR 2, 6.3.2019

Ŝablono:Normdaten [[Kategorio:Germanaj verkistoj]