Armenoj en Ukrainio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 4:
 
== Frua historio ==
[[File:Surb-Khach monastery, Staryi Krym, Ukraine.jpeg|thumb|left|Ruinoj de la armena monaĥejo de la Sankta Kruco]]
[[Image:Lwów - Katedra Ormiańska 01.JPG|thumb|left|[[Armena katedralo de Lvivo]].]]
La armenoj aperis unue en Ukrainio dum la tempo de la [[Kieva Regno|Kieva Rus]]. Dum la 10-a jarcento individuaj armenaj komercistoj, solduloj kaj metiistoj deĵoris en la kortoj de diversaj rutenaj regantoj. Pli granda ondo de armenoj ekloĝis en sudorienta Ukrainio post la falo de la armena ĉefurbo Anio sub la selĝukoj en la 11-a jarcento. Ili alvenis ĉefe al la [[krimea duoninsulo]] kaj establis koloniojn en Kaffa, Sudak kaj Solcati. Iliaj nombroj plifortiĝis tra la 12a-15a jarcento de armenoj fuĝantaj de mongolaj invadoj. Tio donis al la duoninsulo la nomon ''Armenia Maritima'' en mezepokaj kronikoj. Pli malgrandaj armenaj komunumoj estis establitaj en centra Ukrainio, inkluzive de Kievo, kaj la okcidentaj regionoj de [[Podolio|Podolio]] kaj [[Galicio]], koncentriĝante ĉirkaŭ [[Lvivo]] kiu en 1267 iĝis la centro de armena eparkio.