Pagadiano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
urbego
 
finredakto
Linio 4:
== Geografio ==
Pagadian situas laŭ la marbordo de la insulo precipe sur [[monteto]]j kaj iomete sur [[ebenaĵo]] [https://www.google.com/maps/d/viewer?mid=1yNkuiTNDXgwrBmoQIdpifBRd5pk&ll=7.872414051434401%2C123.32959990000003&z=10]. [[Iligan]] troviĝas 100, [[Kotabato (urbo)]] 113, [[Cagayan de Oro]] 147, [[Dumaguete]] 164, [[Zamboanga]] 181, [[Dabao]] 254, ĉefurbo [[Manilo]] 798, [[Kezonurbo]] 805 [[kilometro]]jn (aere) [https://www.distancefromto.net/].
[[Dosiero:Pagadian City Hall 1.JPG|eta|<center>Urbodomo de Pagadian]]
 
== Historio ==
La origina [[loknomo]] estis "Talpokan" (indiĝene "loko de multaj risortoj"), sed alvenis islamaj migrantoj ĉefe ekde la [[14-a jarcento]], kiuj konvertis la indiĝenojn al Islamo, eĉ ekzistis [[sultanlando]]. Estis multaj, kiuj rifuzis la novan religion, ili ekloĝis sur la [[altebenaĵo]]j. Kristanoj komencis alveni en la frua parto de la [[20-a jarcento]] precipe el [[Cebuo]]. Ili establis [[paroĥo]]n en [[1938]] kun helpo [[jezuitoj]] jam dum dominado de [[Usono]]. Pli frue en 1937 la komunumo akiris la statuson [[municipo]]. La [[japanoj]] regis ankaŭ ĉi tie inter 1942-1944. Pagadian iĝis ĉefurbo de la ĵus establita provinco Suda Zamboango en [[1952]]. La urbo atingis pli altan statuson en [[1969]] kaj la internacian klasifikadon [[grandurbo]] en la [[1980-aj jaroj]]. Intertempe en [[1976]] katastrofa [[cunamo]] atingis la urbon.
 
== Ekonomio ==
Pagadian estas agrikultura urbo, kie oni kultivas [[rizo]]jn, [[maizo]]jn, [[frukto]]jn, [[kokoso]]jn kaj ankaŭ oni bredadas. La industria branĉo estas produktado de [[meblo]]j, la loka industrio konsistas el prilaboroj de [[ligno]]j, [[bambuo]]j, [[rotango]]j kaj fiŝkaptado.
 
== Religio kaj eduko ==
En Pagadian kaj [[kirko]]j kaj [[moskeo]]j funkcias. La pej altnivelaj edukejoj estas [[kampuso]] kaj [[kolegio]]j.
[[Dosiero:Pagadian tricycle.jpg|eta|maldekstre|<center>Triciklo en Pagadian]]
== Trafiko ==
Pagadian estas atingebla laŭ la marborda ĉefvojo ambaŭflanke. La trafiksimbolo de Pagadian estas la [[triciklo]]j, kiuj konformas al la monteta tereno. Nature estas ankaŭ busetoj, [[aŭtobuso]]j. La loka [[flughaveno]] donas eblecon flugi al Manilo kaj [[Cebuurbo]], la loka [[haveno]] servas por [[pasaĝero]]j, [[varo]]j kaj fiŝkaptistoj.
 
== Klimato ==
Pagadian situas en la [[tropika klimato]]. Jare pluvas inter 2,500 - 3,000 mm. Inter januaro kaj marto daŭras la seka sezono, sed ankaŭ tiam pluvas iomete. La averaĝa [[temperaturo]] varias inter 22-33 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj. [[Tifono]]j estas maloftaj.
[[Dosiero:MinaretPagadian.jpg|eta|<center>Minareto en Pagadian]]
== Vidindaĵoj ==
* [[katedralo]] (konstruita en 1968) kaj [[preĝejo]]j
* [[moskeo]]j
* [[festivalo]]
* [[plaĝo]]
 
== Ĝemelurboj ==
* {{Flago|Aŭstralio}} [[Cooma]], [[Aŭstralio]]
 
== Fontoj ==
* WikiTrans
<gallery mode=packed>
From the streets of Pagadian City - panoramio.jpg|Strato
Pagadian City Public Library.JPG|Biblioteko
Pagadian City Public Market - panoramio - Herrefoss (4).jpg|Merkato
SMC Pagadian.JPG|Kolegio
Home town pics 020.jpg|Fiŝhaveno
Pagadian Airport front.JPG|Flughaveno
Pagadian Cathedral.jpg|Katedralo
PagSanJoseChurch.jpg|Preĝejo
</gallery>
{{Filipinaj urboj}}