Armenoj en Ukrainio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 10:
 
Post kiam Krimeo falis sub la otomanajn turkojn en 1475 multaj krimeaj armenoj transloĝiĝis plu nordokcidente al la jam florantaj armenaj komunumoj, kiuj iom post iom integris sin en la loka pola loĝantaro konservante sian klaran identecon per la [[Katolika Armena Eklezio|Armena Katolika Eklezio]]. En la [[18-a jarcento]] Krimeo falis sub influon de la [[Rusia Imperio|Rusa Imperio]], kiu instigis krimeajn armenojn ekloĝi en Rusio kaj granda grupo el ili venis al la urbo [[Rostov-na-Donu]] en 1778, dudek jarojn poste Rusio konkeris la duoninsulon por koloniigi ĝin kaj multaj armenoj alvenis de Turkio, establante novajn armenajn koloniojn. Dum la [[dua mondmilito]] en 1944 armenoj estis amase deportitaj kune kun [[grekoj]], [[bulgaroj]] kaj [[tataroj]] kiel "kontraŭsovieta elemento" kaj rajtis reveni nur en la 1960-aj jaroj. Dum sovetia regado armenoj venis kune kun homoj de aliaj sovetiaj regataj nacioj al Ukrainio por labori en la peza industrio situanta en la orientaj regionoj<ref>Journal of the Royal Asiatic Society of Great Britain and Ireland - Page 85 by Royal Asiatic Society of Great Britain and Ireland</ref>.
 
== Agadoj ==
Kelkaj publikaj asocioj edukaj kaj kulturaj de la [[armena diasporo]] funkcias en [[Ukrainio]].
Plej multaj el ili estas parto de la ''Unio de Armenoj de Ukrainio''.
 
La agadoj de ĉi tiuj organizoj ĉefe celas diversajn specojn de helpo al la reprezentantoj de la armena diasporo (inkluzive juran, moralan kaj materialan), enfokusigitaj je la studo kaj disvastigo de [[Kulturo de Armenio|armena kulturo]], same kiel sportaj eventoj kaj asocioj.
 
== Armena Apostola Eklezio en Ukrainio ==
La centro de la ukraina diocezo situas en Lvivo.
Laŭ datumoj de 2007, la [[Armena Apostola Eklezio]] estis plej disvastigita en la [[Aŭtonoma Respubliko Krimeo]] (7 komunumoj), [[Donecko]] (2 komunumoj) kaj [[Odeso]] (ankaŭ 2 komunumoj).
 
La [[13-a de novembro|13-an de novembro]] [[1993]] okazis la konsekro kaj metado de la fundamento de la templo, kaj la 26-an de novembro 1995 la [[Katolikoso de Armenio|Supera Patriarko, Katolikoso de Ĉiuj Armenoj]] [[Garegino la 1-a]] solene konsekris la Odesan Armenan Preĝejon en la nomo de [[Sankta Gregorio la Iluminanto]], konstruita per donacoj de la membroj de la Odesa Armena Komunumo. En septembro 1997 komenciĝis la konstruado de kapelo en Makeevka ([[Donecka provinco|Donecka regiono]]), kaj en septembro 1998 ĉi tiu kapelo estis konstruita kaj konsekrita. En marto 2012 komenciĝis konstruado de preĝejo en Donecko.
 
== Armena komunumo en moderna Ukrainio ==