Armenoj en Argentino: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "{{redaktata|AndyHM}} La '''Armenoj en Argentino''' estas etnaj armenoj, kiuj loĝas en Argentino. Laŭ diversaj taksoj ĉirkaŭ 135.000 homoj kun armena deveno loĝas en..."
Etikedo: redakto de fonto je 2017
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:01, 23 okt. 2020

La Armenoj en Argentino estas etnaj armenoj, kiuj loĝas en Argentino. Laŭ diversaj taksoj ĉirkaŭ 135.000 homoj kun armena deveno loĝas en la lando, formante unu el la plej grandaj grupoj en la armena diasporo tutmonde. La kerno de la loĝantaro venis de Kilikio, Sirio kaj Libano. En Bonaero, la armena komunumo estas konata per kundivido de sia kulturo kun la eŭska komunumo per muzikaj eventoj kaj kulturaj agadoj.

Historio

Laŭ esploristo Kim Hekimian, la plimulto de la armenoj alvenantaj en la 1920-aj jaroj originis de la provinco Adana en Kilikio de la Otomana Imperio. La plej multaj el ĉi tiuj armenoj forlasis sian patrujon aŭ pro la deportadoj kaj masakroj de la armena genocido. Enmigrintoj el la urboj Maraŝ, Haĝin kaj Antep kune kalkulis ĉirkaŭ 60 procentojn de ĉiuj alvenantaj kilikiaj armenoj. La granda nombro da enmigrintoj de ĉi tiuj urboj estis rezulto de armenoj sekvantaj siajn amikojn kaj parencojn, kiuj pli frue elmigris.

Iam en Argentino, armenoj de la sama vilaĝo aŭ urbo en Kilikio emis grupiĝi kaj konservi siajn regionajn kutimojn. La neformala censo farita de Ohannes Der Jachadurian en 1941 montris, ke ĉirkaŭ 70 procentoj de la armenoj en Argentino devenantaj de Haĝin loĝis en la sudaj kvartaloj de Bonaero, inkluzive Flores, Nueva Pompeya kaj Villa Soldati. Kelkaj el ĉi tiuj regionaj ligoj antaŭenigis la kreon de almenaŭ dudek organizoj en la 1930-aj jaroj. El ĉi tiuj organizaĵoj, nur la Societo Haĝin, Societo Antep kaj Societo Maraŝ ankoraŭ funkcias.

Krom la alveno de armenoj el Kilikio, inter 1917 kaj 1921, dum la Rusia enlanda milito, multaj armenoj el Rusio eskapis por eviti religian persekutadon. Inter 1947 kaj 1954 multaj armenoj de Sovetunio, Sirio kaj Libano venis al Argentino sekve de la dua mondmilito, kaj de Irano pro la irana revolucio en 1979.

La armena komunumo de Argentino konservis sian identecon pro fokuso al la eklezio, edukado kaj la familia strukturo. Plej multaj el tiuj, kiuj venis meze de la 1920-aj jaroj, eskapis de la armena genocido kaj masakroj de Adano. La unuaj armenoj venis en 1908 kaj iuj venis en 1915, sed nur post 1924-1930 la komunumo formiĝis kiam ĉirkaŭ 10.000 homoj ekloĝis en Bonaero. Postaj ondoj de enmigrintoj venis de Rusio, Rumanio kaj Grekio. La enfluo sekiĝis en la fruaj 1950-aj jaroj. Hodiaŭ la komunumo kalkulas ĉirkaŭ 380.000. Dum supervivo gravegis, edukado estis ankaŭ ĉefa en la tagordo de la fruaj enmigrintoj. Ili ne havis monon kaj malmultaj el ili parolis fremdan lingvon, tial ili multe atentis edukadon. Granda parto de la armena komunumo de Bonaero troveblas en la kvartalo Palermo .

Religia vivo

Antaŭ la starigo de la preĝejo, la armenoj de Bonaero kunvenis dimanĉe posttagmeze en kafejo sur la strato 25 de Mayo, kiun posedis juda viro el Smirno. La kafejo fariĝis tiel establita "centro" por la armenoj, ke ili uzis ĝian adreson por ricevi poŝton de siaj familianoj kaj amikoj de eksterlando. Kiam pli da armenaj rifuĝintoj alvenis en Bonaero, la komunumo sukcesis lui la Katedralon Sankta Johano Baptisto, anglikana preĝejo, kiu estis proksime al la kafejo. Du angloj faris predikojn tradukitajn el la armena de Haig Moskofjan.

Post la alveno de la unua pastro de la komunumo Der Hayr Barasatian, la komunumo pli religie organiziĝis. Post kiam la armena komunumo en Bonaero alfrontis multajn financajn krizojn, ĝi konstruis sian unuan armenan preĝejon en 1938.

Nuntempe la armena komunumo de Argentino havas naŭ armenajn preĝejojn.

Vidu ankaŭ

  • Armena diasporo

Referencoj