26-a de oktobro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: unuaj publikaĵoj pri linĉado
→‎Eventoj: 1943-militaj eventoj
Linio 46:
** [[1942]]: '''Laŭ [[Hans Frank]] germanoj transprenis en [[Ĝenerala Gubernio]] ĝis tiu ĉi tago 90% de [[artverko]]j ekzistantaj antaŭmilite sur tiu ĉi teritorio'''; [[funkciulo]]j en [[Lodza geto]] de la 23-a de junio ĝis la 26-a de oktobro 1942 konfiskis al judoj valoraĵojn je 586 mil [[marko]]j
** [[Orienta Fronto (Dua mondmilito)|Orienta Fronto]]: Germana Supera Komandantaro fiksis la tagon 10-a de novembro kiel la lasta [[dato]] de la konkero de [[Stalingrado]]
** [[1943]]: Taĉmentoj de germana polico pafmortigis en [[Varsovio]] 30 polojn, en [[Krakovo]] 10, en Mostki 10 kaj en Istebna (proksime al [[Cieszyn]]) 5 pro vundigo de [[gestapo|gestapano]], apud [[Częstochowa]] publike [[pendumo|pendumis]] 10 polojn revenĝe pro pafmortigo de germano, kaj en [[Dąbrowa Górnicza]] 11 pro mortigo de policano; '''germanaj regopovoj konfiskis al poloj kaj judoj ĝis tiu ĉi tago 110 mil [[nemoveblaĵo]]j kune kun loĝejoj'''; [[Pola Rezistomovado]]: en [[Polesio]] pola partizana taĉmento batalis kontraŭ germana kontraŭpartizana ekspedicio
** [[Japanio]]: komencita eksterodinara parlamenta sesio cele de "totala [[mobilizo]]" kun rezolucio pri "universala ekbatalo de miliarda loĝantaro de [[Orienta Azio]]"
** [[1944]]: En arbaroj apud [[Włoszczowa]] komenciĝis [[partizano|partizana]] batalo de [[Pola Enlanda Armeo]] kun armitaj germanaj taĉmentoj
* [[1945]]: Dua [[soveta okupado de Pollando]]: pola komunista gvidanto kaj [[funkciulo]] de soveta [[NKVD]] '''[[Bolesław Bierut]] dekretis pri [[ŝtatigo]] kaj sekve elproprigo de dekkelkaj miloj da posedantoj de [[nemoveblaĵo]]j en [[Varsovio]]''', kies havaĵon transprenis [[komunumo]]