Buhen: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 14:
Sesostri la 3-a kondukis kvar militirojn kontraŭ [[Regno de Kuŝ]] kaj establis serion de fortikaĵoj ene de signa distanco; Buhen estis plejnorda el tiuj. La pluaj fortikaĵoj apud la riverbordo estis [[Mirgissa]], [[Ŝalfak]], [[Uronarti]], [[Askut]], [[Dabenarti]], [[Semna (Nubio)|Semna]], and [[Kumma (Nubio)|Kumma]]. La kuŝanoj okupis Buhen dum la 13-a dinastio kaj posedis ĝin ĝis [[Ahmoso la 1-a]] reokupis ĝin ĉe komenco de la 18-a dinastio. Ĝin atakis kaj okupis indiĝenaj fortoj ĉe fino de la 20-a dinastio.
 
La fortikaĵo mem etendiĝis 150 m apud la okcidenta riverbordo de la Nilo. Ĝi okupis 13000 m2, kaj havoishavis ene de ties muroj urbeton planitan en krada sistemo. Ĉe ties pinto, ĝi probable havis la loĝantaron de ĉ. 3500 personoj. La fortikaĵo do enhavis administradon de la tuta fortifikigita regiono de la dua katarakto. La fortikaĵo enhavis fosaĵon kun profundo de tri metroj, [[levponto]]jn, [[bastiono]]jn, [[murapogilo]]jn, [[defenda muro|remparojn]], [[krenelo]]jn, [[kaŝpasejo]]jn kaj [[katapulto]]n. La muroj de la fortikaĵo estis ĉ. 5 m dikaj kaj 10 m altaj.
 
La fortikaĵo ĉe Buhen estas nun subakva en la [[Naserlago]], kiel rezulto de la konstruado de la [[Asuana Baraĵo]] en 1964. Antaŭ ol la ejo estis kovrita per akvo, ĝi estis esplorita de grupo gvidita de [[Walter Bryan Emery]].