26-a de oktobro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Eventoj: Kroat-Makedona Asocio fondita
→‎Eventoj: liberigo de germana koncentrejo en Nederlando
Linio 55:
** [[Japanio]]: komencita eksterodinara parlamenta sesio cele de "totala [[mobilizo]]" kun rezolucio pri "universala ekbatalo de miliarda loĝantaro de [[Orienta Azio]]"
** [[1944]]: En arbaroj apud [[Włoszczowa]] komenciĝis [[partizano|partizana]] batalo de [[Pola Enlanda Armeo]] kun armitaj germanaj taĉmentoj; generalo [[Leopold Okulicki]] ordonis haltigi [[operaco Tempesto|operacon Tempesto]] dum la [[vintro]] kaj limigi ties agadon al defendo de loĝantaro kaj flankatakoj kontraŭ [[germano]]j
** [[Okcidenta Fronto (Dua Mondmilito)|Okcidenta Fronto]]: en sudokcidenta [[Nederlando]] germana 1-a Paraŝutista Armeo komencis kontraŭatakon de [[Mozo]], apud [[Roermond]] kaj [[Venlo]]; kanada 4-a Kirasita Divizio konkeris [[Bergen op Zoom]] kaj transprenis germanan [[koncentrejo]]n por [[judoj]] kaj [[atestantoj de Jehovo]] en [['s-Hertogenbosch]] (pli frue viroj estis direktitaj al [[Sachsenhausen]] kaj virinoj al [[Ravensbrück]]); pola 1-a Kirasita Divizio el regiono [[Alphen aan den Rijn]] ekatakis direkte al nordokcidento; [[Kampanjo de Italio|Itala Fronto]]: pola 5-a Infanteria Korpuso konkeris [[Predappio]] Nuova; germanoj haltigis atakon de usona 5-a Armeo al [[Bolonjo]]; nokte de la 26-a/27-a de oktobro soveta Aviado de Fora Atingo atakis [[Budapeŝto]]n
* [[1945]]: Dua [[soveta okupado de Pollando]]: pola komunista gvidanto kaj [[funkciulo]] de soveta [[NKVD]] [[Bolesław Bierut]] dekretis pri [[ŝtatigo]] kaj sekve elproprigo de dekkelkaj miloj da posedantoj de [[nemoveblaĵo]]j en [[Varsovio]], kies havaĵon transprenis [[komunumo]] - la t.n. dekreto validas ĝis hodiaŭ en [[postkomunismo|postkomunisma]] Pollando, kie rajtigitaj posedantoj aŭ iliaj heredantoj povas reakiri la ŝtelitan propraĵon nur per privata juĝa [[proceso]]
* [[1945]]: [[ Prezidento de Ĉeĥoslovakio]] [[Edvard Beneš]] eldonis lastajn 23 [[Dekretoj de Beneš|dekretojn de la Prezidento de Respubliko]], tiel finante la dekretan periodon (la 28-an de oktobro nove establita Provizora Nacia Asembleo transprenis la konstitucian kaj leĝdonan potencon)