Preĝejo Surb Giragos: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "thumb|250px|Interno de restaŭrigita preĝejo forira en 2012 La '''Preĝejo Surb Giragos'''..."
Etikedo: redakto de fonto je 2017
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[File:Սուրբ Կիրակոս եկեղեցի (Դիարբեքիր) (3).JPG|thumb|250px|Interno de restaŭrigita preĝejo forira en 2012]]
La '''Preĝejo Surb Giragos''' estas preĝejo de la [[Armena Apostola Eklezio]] en [[Dijarbakiro|Diyarbakır]], [[Turkio]], kiu estis konfiskita de la turka registaro en 2016. En la 2000-aj jaroj ĝi estis parte renovigita kiel signo de repaciĝo kun la kristana komunumo. Ĝi estis remalfermita la 23-an de oktobro 2011 kiel "la unua preĝejo de Turkio revivigita kiel permanenta didomo". Ĝi estis forte damaĝita dum armitaj kolizioj inter la [[Kurdistana Laborista Partio]] kaj la [[Turka Armeo]] en februaro 2016, kune kun la restocetero de la historia distrikto Sur, Diyarbakır<ref>https://www.nytimes.com/2016/04/24/world/europe/turkeys-seizure-of-churches-and-land-alarms-armenians.html</ref>.
 
Ĝi estis vidita kiel unu el la plej grandaj kaj plej gravaj armenaj preĝejoj en la [[Proksima Oriento]], kun sep altaroj. Ĝi estis fermita dum la [[Armena genocido]] en 1915-1916, kaj estis redonita al la loka armena komunumo en 1960, kvankam pro elmigrado en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj la loka armena komunumo multe malpliiĝis. Laŭ iuj arthistoriistoj, la preĝejo estas la plej granda en [[Mezoriento]]. La komplekso etendas pli ol 3200 kvadratajn metrojn kaj inkluzivas pastrajn domojn, kapelojn kaj lernejon. La preĝejo estis kaptita de la [[Imperia Germana Armeo]] en 1913 kaj funkciis kiel ilia loka ĉefsidejo dum la [[unua mondmilito]] ĝis 1918, kiam ĝi estis transformita en ŝtofan magazenon<ref>http://armenianweekly.com/2010/11/25/a-brief-history-of-largest-church-in-middle-east-and-christianity-in-diyarbakir/#prettyPhoto</ref> .