Literatura lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
de diglosio kaj skribita lingvo
e Cicero → Cicerono
Linio 1:
'''Literatura lingvo''' estas [[lingvotavolo]] aŭ [[dialekto]] de [[lingvo]] kiu estas uzata en [[Literaturo|literatura]] [[skribo]]. Tio povas inkludi ankaŭ [[Sanktaj lingvoj|liturgian verkadon]]. La diferenco inter literatura kaj [[konversacia lingvotavolo|neliteraturaj formoj]] estas pli markataj en kelkaj lingvoj ol en aliaj. Kie estas forta diverĝo, la lingvo montras [[diglosio]]n.
 
[[Klasika latino]] estis la literatura lingvotavolo de [[Latino]], kontraste al la [[Vulgara latina]] parolata tra la tuta [[Romia Imperio]]. La Latino alportita de romiaj soldatoj al [[Gaŭlio]], [[Iberio]], aŭ [[Dakio]] ne estis identa al la Latino de [[CiceroCicerono]], kaj diferencis el ĝi pro vortotrezoro, sintakso kaj gramatiko.<ref name="Palmer">L. R. Palmer The Latin Language (repr. Univ. Oklahoma 1988, ISBN 0-8061-2136-X)</ref> Kelkaj literaturaj verkoj kun [[Lingvotavolo|malaltaj lingvotavoloj]] el la klasika latina periodo montras iom da lumo en la mondon de la komenca Vulgara Latino. La verkoj de [[Plaŭto]] kaj [[Terentio]], ĉar estis [[komedio]]j kun multaj [[rolulo]]j kiuj estas [[Sklaveco|sklavoj]], konservas iome de la basilektaj latinlingvaj trajtoj, kiel faras la registrita parolmaniero de la liberigitoj de la ''[[Satirikono]]'' de [[Petronio (aŭtoro)|Petronio Arbitro]]. Ĉe la tria [[koncilio]] de [[Tours]] en 813, la [[pastro]]j ricevis ordonojn preĝi en popola lingvo — ĉu en la ''rustica lingua romanica'' (Vulgara Latina), aŭ en la [[Malnovaltgermana lingvo|ĝermanaj popollingvoj]] — ĉar la komuna popolo jam ne plu povis kompreni la formalan Latinon.
 
==Kazoj de literaturaj lingvoj==