Hiligajnona lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
EmausBot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 23 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:Q35978)
eNeniu resumo de redakto
Linio 18:
La '''hiligajnona lingvo''', sialingve nomata ''Hiligaynon'', foje ankaŭ ''Ilonggo'' (pri tio vidu sube), estas lingvo el la [[Aŭstronezia lingvaro]]. Ĝi parolatas en la regiono [[Okcidentaj Bisajoj]] de la [[Filipinoj]]. Laŭ la nombro de denaskaj parolantoj temas pri la kvara plej granda lingvo de la Filipinoj. Nur ekde la 19-a jarcento ĝi estas skribata per [[latina alfabeto]], antaŭe (inter la 13-a ka j19-a jarcentoj) uziĝis la tiel nomata bajbajina skribo (''Baybayin'').
 
La parolantoj de la hiligajnona koncentriĝas en la provincoj de [[Iloilo]], [[Okcidenta Negroso]], [[Gimaroj]] kaj [[Kapiso]], sed la lingvo ankaŭ parolatas en la aliaj provincoj de la insulo [[Panajo]], inkluzive de la provincoj [[Antiko (provinco)|Antiko]] kaj [[Aklano]], kaj en multaj partoj de la insulo [[Mindanao]] inkluzive de [[Suda Kotabato]] kun la urbourbego [[Koronadal]], [[Sultan-Kudarato]] kaj en partoj de [[Norda Kotabato]]. Plue, ĝi estas parolata kiel dua lingvo de parolantoj de la kinaraja lingvo en Antiko, Aklano kaj Kapiso.
 
Sume proksimume sep milionoj da homoj denaske parolas la lingvon, kaj pliaj kvar milionoj kapablas paroli ĝin kun alta grado de kapableco.