Surdeco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e - tajperaro
Linio 35:
La patrina lingvo de la antaŭ-lingvaj surduloj estas signolingvo, sed multaj el ili estas instruitaj nur parollingve. La signolingvoj varias lande, kaj vere estas lingvoj, ne pantomimo. En iuj landoj oni signumas plian signolingvon.<ref name="nyelvenci">David Crystal: Cambridge Encyclopedia of Language (1987)</ref> Estas ankaŭ televidoj, kiuj elsendas signolingve. La postlingvaj surduloj lernas la lokalan signolingvon fremdlingve, por ke ili estu membro en tiu kulturo.
 
Multaj signolingvoj estas neskribitaj lingvoj. Pro tio la antaŭ-lingva surduloj en tiuj landoj ne povas skribi kaj legi en sia patrina lingvo. En ilia instruado estas la parolado kaj la [[legado sur la lipoj]] preferita antaŭ la legado, skribado kaj la parollingvo mem; pro tio estas proporcie pli multaj analfabetuloj el ili, ol el la aŭdantuloj. En Usono estas farita skribo por la Usona signolingvo.<ref name="nyelvenci" />
 
Ili uzas ankaŭ sian nacian lingvon. Ilia lingvosciado kaj kapablo por la parolado estas tre varia. En ilia parolado oni povas aŭdi la malestadon de la kontrolo; ĝi estas svaga, la akcento, la forto kaj la kvalito de la voĉo kutime estas malĝusta.