Nikola Rašić: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e {{Unua}} -> {{Unua|kat=ne}} per AWB
Neniu resumo de redakto
Linio 19:
'''Nikola RAŠIĆ''' (n. 18 julio [[1957]]) estas [[Kroatio|kroatdevena]] [[esperantisto]], nuntempe loĝanta en [[Roterdamo]]. Post kiam li antaŭe estis kunlaboranto de [[Internacia Kultura Servo]] en [[Zagrebo]], en Roterdamo li ekde [[1988]] ĝis majo [[2003]] laboris kiel [[Konstanta Kongresa Sekretario]] en la [[Centra Oficejo de UEA]]. Lia demisio de tiu posteno estigis la retan [[Esperanto-gazeto]]n [[Libera Folio]]. Nuntempe li laboras en Roterdamo en propra lingva kaj kultura konsultejo ''Most / De Brug'' ("la ponto"). Krome, li estis kuratoro por [[UEA]] de la Amsterdama katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto.
 
Rašić estas aŭtoro de la libro pri [[sociologio|sociologiaj]] esploroj en [[Esperantio]] ''[[La Rondo Familia]]'' kaj kontribuis al la verkado de la broŝuroj por la "[[Zagreba metodo]]". Partoprenis en [[En la mondon venis nova lingvo]], [[festlibro]] por [[Ulrich Lins]] kaj en [[La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin]].</br>

Li ankaŭ tradukis, precipe poezion, el kelkaj jugoslaviaj lingvoj.
 
==Sociologia esploro==
Nikola Rašić en sia artikolo ''Enketa esploro pri Universalaj Kongresoj'',<ref> Nikola Rašić, ''Enketa esploro pri Universalaj Kongresoj'', en [[La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin]], [[Roterdamo]], 2010, [[UEA]] (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 542-557.</ref> montris rezultojn de esplorenketo farita en [[2002]] al esperantistoj anoj de UEA kaj aliaj partoprenantoj de lasta UKo en Brazilo pri [[UK-oj]] mem. Venis 482 respondoj, ĉefe el okcidentaj landoj, ĉefe de viroj, altedukitaj, ĉefe de maljunuloj, mezklasuloj kaj duarange soluloj, ĉefe inter virinoj, kun pluraj hobioj, ekzemple pri naturo, homoj de libroj pli ol de faroj, kaj ne multe pri fremdaj lingvoj!, kun bona lingvonivelo (propra takso) kaj aktivaj en Esperanto-movado, 87% anoj de UEA, 12% de SAT ktp., fervoraj legantoj, kiu lernis E-on en kurso (37%) kaj duarange memlerne el libro (26%), pro instigo ĉefe de konatulo. Preskaŭ duono partoprenis en almenaŭ kvar UK-oj. Kiel tialo por ne partopreno oni indikas mankon de mono kaj de tempo. Por partopreno oni indikas intereson pri la movado, kaj duarange pri praktikado de la lingvo. El la programo oni preferas tiuorde la [[libroservo]]n, la inaŭguron, la nacian vesperon kaj la [[ekskurso]]jn; plej malpli la Cseh-aranĝojn, la aranĝojn por aktivuloj, la komitatkunsidojn, la lingvajn kursojn kaj IKU. Oni ne volas pagi tion multe, sed oni volas konvenan kongresejon. La kvalito de helpo ricevita de la LKK kaj de la Kongresa Fako de UEA estas alte taksita, same kiel pri la informiloj, nome la du Bultenoj, sed strange oni ne demandis pri la [[Kongreslibro]]! La aŭtoro mem substrekas la kontraŭdiron inter la neceso montri Esperanton al la ekstera mondo kaj UK-oj kie oni vivas interne por la komunumo mem.
 
==Notoj==
<references/>
 
{{Ĝermo|esperantisto}}