Enhavo forigita Enhavo aldonita
Argumentoj pri preferindeco de "ŝem-id-" al "semid-"
Linio 111:
Amike,
[[Uzanto:Filozofo|Filozofo]] ([[Uzanto-Diskuto:Filozofo|diskuto]]) 22:03, 9 okt. 2020 (UTC)
 
== Kial pluderivaĵoj de "ŝem-id-" estas preferindaj al "semid-" ==
 
1. Mi trovis neniun vortaron (aŭ eĉ tekston), en kiu la koncerna biblia persono (kiu donis la nomon al sia idaro kaj al la koncerna lingvaro) nomiĝas alie ol "Ŝem(-o)".
 
2. Tio, ke "ŝem-ido-j" estas derivaĵo de la koncerna nomo estas komuna scio (mi ne sukcesis trovi ian ajn fonton, kiu kontestas tion). Tiu formo estas do regula kaj uzenda laŭ la 15-a regulo en la Fundamento de Esperanto, malkiel "semido", kiu kun tiu regulo ne konformas, ĉar ĝi klare diktas, ke oni ne uzu malsaman radikon en dirivaĵoj (ĉu necesas pluklarigi tion ĉi?).
 
3. ReVo (Reta Vortaro, sub "Ŝem/o") ja mencias ankaŭ la formojn kun "s", sed la unua formo ĉie estas "ŝ":
ŝemido, semido
ŝemida, semida: ŝemidaj lingvoj; ŝemidaj mitoj
ŝemida lingvo, semida lingvo
 
4. NPIV enhavas la formon "Ŝem/o" kaj sub "semido" havas rimarkon: La formo '''ŝemido''' estus preferinda. Evidente temas pri rekomendo uzi regulan derivaĵon "ŝem-id-o".
 
5. ReVo skribas eĉ pli emfaze: NPIV '''prave''' rekomendas (ĉe „semido“): „La formo ŝemido estus preferinda“ [emfazo mia - Filozofo]
 
6. Serĉo en tekstaro.com montras, ke la formo "ŝemido(j)" aperas kaj en malnovaj (1924) tekstoj, kaj en la Ondo de Esperanto (2001-2004), Monato (2012-2018) kaj Le Monde diplomatique en Esperanto (2014-2016).
 
Vidu [[ŝemidoj]] [[semida lingvaro|ŝemida lingvaro]]
 
-[[Uzanto:Filozofo|Filozofo]] ([[Uzanto-Diskuto:Filozofo|diskuto]]) 21:12, 1 nov. 2020 (UTC)