Alberto Couto Fernandes: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
aldono de foto
aldono de biografiaj notoj verkitaj de Carlos Domingues
Linio 2:
 
'''Alberto COUTO FERNANDES''' (kotu fernandiŝ) (naskiĝis en [[1871]]-mortis en [[1946]]), brazilano, teknika telegrafa subdirektoro, emerita. Prezidanto de [[BLE]], reelektita depost [[1910]], prezidanto de [[BKE]] (Brazila Klubo Esperantista). Prezidis la 2-an [[Brazila Kongreso de Esperanto|Brazilan Kongreson de Esperanto]]. Gvidis tre multajn kursojn. Lingva Komitatano dum jaroj. De 1910 ĝis sia morto sinsekve reelektita prezidanto de BEL, Couto Fernandes havis gvidan rolon en pluraj societoj, katolikaj kaj geografiaj. Verkoj: [[Esperanta Radikaro]], [[Amo per proverboj]], (traduko de verko de [[Artur Azevedo]]); lernolibro (kunlabore kun Mota Mendes); [[Portugala-Esperanta Vortaro]].
 
== Biografiaj informoj aperintaj en la<br>''Analoj de la XV-a Brazila Kongreso de Esperanto'' (1957) ==
 
''"Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan."''
 
Couto Fernandes amis ripeti tiujn versojn de La Vojo, kiuj perfekte difinas la poresperantan agadon. La tuta historio de la Esperanto-Movado en Brazilo estas intime ligita al la vivo de Alberto Couto Fernandes. Fakte li gvidis kaj direktis la Movadon preskaŭ de la komenco de la organizita laboro ĝis sia morto .
 
Tamen al ne antaŭsciiĝinta persono, kiu legos la kolekton de "[[Brazila Esperantisto]]", aŭ konsultos nian riĉan arkivon de gazeteltranĉaĵoj, tiu vero ne montriĝos unuavide evidenta tial, ke lia nomo ne aperas tiel ofte, kiel tio devus okazi, se ni konsideras, ke li ĉeestis kaj agis ĉe ĉiu okazaĵo de la brazila Esperanto-vivo.
 
La kialo de tiu neordinara silento estis la ega modesteco de tiu eminenta viro, kies leciono pri simpleco kaj malfiereco devas esti modelo por ĉiuj veraj esperantistoj.
 
Sed multaj el la samtempuloj de Couto Fernandes povis kaj ankoraŭ povas atesti pri la mirinda laboro de tiu sindona samideano, kiun la ŝatata ĵurnalisto Domingos Barbosa prave nomis "senbrua kudromaŝino" .
 
Inter tiuj samideanoj mi havis la feliĉon kaj honoron estis enkalkulita. Mi akompanis Couto Fernandes ekde 1919, kiam mi translokiĝis al Rio de Janeiro, kaj mi estis vicprezidanto kun li dum 20 jaroj.
 
Je la unua fojo la nomo de Couto Fernandes aperas en nia afero okaze de la fondo de Brazila Klubo "Esperanto", en 1906. Li subskribis la faman liston, zorge konservatan en la sidejo de la klubo. Li ne estis membro de la unua estraro, sed tuj vigle eklaboris per la instruado de Esperanto.
 
Kvankam li tute ne estis sintrudema, li estis jam elektita prezidanto de [[Brazila Ligo Esperantista]] en 1910, kiam la unua prezidanto, Prof. [[Everardo Backheuser]], estis vokita al aliaj aktivecoj for de la Movado.
 
Ni povas aserti sen ia suspekto pri flato, ke nia Movado ŝuldas precipe sian ekzistadon al tiuj du noblaj viroj. Backheuser estis la brila profesoro kaj la entuziasma kaj entuziasmiga oratoro. Pro lia influo kaj pro la apogo de elstaraj personoj, kiujn li altiris al Esperanto, la Internacia Lingvo povis esti de la komenco ĝenerale konsiderata kiel serioza afero, male de tio, kio okazis en aliaj landoj, kie oni emis ŝerci pri nia idealo.
 
Eble la agado de tiu brila oratoro ne estus estinta konstanta. Kaj venis feliĉe la persistemo kaj la konstanteco de Couto Fernandes, kiu dum preskaŭ kvardek jaroj prezidis majstre nian Ligon, metante la fortajn bazojn, sur kiuj ĝi kuŝas, kaj tiel farante malpli peza nian hodiaŭan taskon.
 
Couto Fernandes portis al la gvidado sian absolutan honestecon, moralan kaj materialan, kaj tio efikis al la bona famo, kiun ĝuas nia Ligo kaj Esperanto.
 
Ŝajnas, ke de la komenco de la Movado Esperanto forte interesis la inĝenierojn, probable pro la kvazaŭ matematika strukturo de la lingvo. Backheuser, Couto Fernandes, [[Nerval de Gouveia]], [[Mota Mendes]] kaj [[Tobias Rabelo Leite|Tobias Leite]] estis inĝenieroj. Ili lernis la regulan lingvon kaj restis fidelaj al ĝi, vigle laborante por ĝia disvastigo.
 
Couto Fernandes agadis por Esperanto en ĉiu maniero. Kiam temis pri nia afero, li ne elektis taskon.
 
Preskaŭ la tuta "Brazila Esperantisto" estis preparita de li kun la kunlaboro de malmultaj sindonaj samideanoj, inter kiuj [[Venâncio da Silva]] kaj [[Caetano Coutinho]].
 
Li estis la ĉefa organizanto de la Brazilaj Kongresoj. Li pensis pri ĉio: la programoj, la invitoj, la organizaj komitatoj, la deziresprimoj, ĉion li antaŭvidis, por ke la Kongresoj estu brilaj, kio efektive ĉiam okazis.
 
Plej zorge li traktis pri la reprezentado de Brazilo en la [[Universala Kongreso de Esperanto|Universalaj Kongresoj]]. Li klopodis, por ke ĉiam estu delegito, ĉu iu esperantisto, ĉu diplomato. Li mem neniam volis ĉeesti tiajn kongresojn, por kio li havis favorajn cirkonstancojn.
 
Kursojn ĉiuspecajn li gvidis -elementajn, superajn, per korespondado. Jam maljuna, li gvidis konstantan porinfanan kurson en lernejo "Rodrigues Alves", kaj estis emocie vidi tiun afablan maljunulon inter tiom da malkvietaj infanoj.
 
Kvankam li ne estis natura oratoro, li fariĝis varma parolanto en necesaj okazoj.
 
Ne nur pri la disvastigo de Esperanto interesiĝis Couto Fernandes. Li lernis ĝisfunde la lingvon, kiun li majstre regis. Tial li estis dum multaj jaroj Lingvakomitatano, respektata en la tuta mondo esperantista.
 
Bonaj verkoj atestas lian meriton:
 
"Curso de Esperanto", en kunlaboro kun H. Mota Mendes; "Esperanta Radikaro kun Portugala Traduko" (4 eldonoj) ; "Amo per Proverboj" (2 eldonoj); "Dicionário Português-Esperanto", en kunlaboro kun [[Pôrto Carreiro Neto]] kaj Carlos Domingues; "Dicionário Esperanto-Português", en kunlaboro kun Carlos Domingues; "O Rádio em 16 Palestras", en kunlaboro kun Carlos Domingues (4 eldonoj) ; "Tipoj kaj Aspektoj de Brazilo", en kunlaboro kun diversaj tradukintoj.
 
Krom tio li verkis diversajn broŝurojn, kiuj aperis sen la nomo de la aŭtoro aŭ tradukinto, kaj korektis aŭ reviziis multajn verkaĵojn.
 
Post lia morto nia eminenta samideano [[Teixeira de Freitas]] decidis eldonigi ĉe Brazila Instituto de Geografio kaj Statistiko iun verkon de Couto Fernandes. Kun la permeso de la vidvino mi traserĉis la tutan paperaron de mia karmemora amiko cele al trovo de la traduko de "A Moreninha", de Macedo, laboraĵo, kiun, laŭ mia scio, li estis farinta. Sed mi ne sukcesis trovi la kajeron. Kio okazis al ĝi? Ĉu ĝi perdiĝis sekve de pruntedono aŭ pro alia kaŭzo, aŭ ĉu li detruis la verkaĵon, kiu estis farita en la unuaj tempoj kaj ne plu kontentigis lin?
 
Sendube la komprenebla manko de monrimedoj malhelpis la presadon de la verko tuj post la farado. Kvankam en tiu tempo la prezoj estis malaltaj, oni tre malfacile sukcesis havi monon eĉ por negrandaj libroj, kaj oni devis multe heziti antaŭ ol eldoni ion. Ni devis do rezigni pri “A Moreninha” en la traduko certe farita de li.
 
Tamen mi trovis inter la paperoj gravan verkon, kiu prezentas ankaŭ filologian intereson. Couto Fernandes iam estis ŝaradisto kaj tre amis la proverbojn. Tial li ne nur tradukis la komedion de [[Artur Azevedo]] "Amor por Anexins" sed ellaboris libron bazitan sur La Proverbaro, de Zamenhof, kaj kun la samsencaj proverboj en la portugala lingvo. Tiun grandvaloran verkon ni prezentis al I.B.G.E., kiu promesis eldoni ĝin kune kun la 3-a eldono de "Amo per Proverboj". La libro estos riĉa donaco al la tutmonda esperantistaro pro la duobla merito, kiun prezentas verko samtempe de Zamenhof kaj de Couto Fernandes.
 
La senkompara modesteco de Couto Fernandes montriĝas en liaj verkoj. Ĝenerale lia nomo ne aperis sola sur la koverto. Li ĉiam volis dividi kun iu samideano la plezuron verki ion por Esperanto. Tial liaj verkoj ordinare havis kunlaborantojn.
 
En la [[Lingva Komitato]] li montris saman modestecon. Li proponis Backheuser por akademiano kaj kiam li volis, ke du amikoj estu akceptataj en la Lingva Komitato, li decidis eksiĝi por lasi vakantan postenon.
 
Koncerne "Brazilan Esperantiston" li sukcesis konvinki min, kiel malnovan ĵurnaliston, ke mi fariĝu respondeca redaktoro laŭ la leĝo pri gazetaro.
 
Unu el la trajtoj de Couto Fernandes estis la egala humoro. Kiam hazarde li ekscitiĝis iom, li nur tordis rapide butonon de la vesto.
 
Tiun egalan humoron li montris al la esperantistoj, kiuj longe malaperis de niaj vicoj. Kiel oni scias, la aktiveco de la plimulto de la esperantistoj estis intermita - ili venas kaj reiras, ili aperas kaj malaperas - pro kompreneblaj kaŭzoj tial, ke evidente ĉiu devas perlabori sian vivon kaj ĉiuj havas siajn proprajn problemojn solvendajn. Couto Fernandes akceptis tiujn forkurintojn kun ĝojo, eĉ pli granda, ol se ili neniam estus malaperintaj. Li salutis la revenanton kun feliĉa rideto: "Ho! jen la malŝparema filo!"
 
El la unuaj jaroj Couto Fernandes kutime portis kuracistan valizon, en kiu li havis informan materialon por konvinki ĉiujn personojn. Pri tiu valizo mi kopias spritan pecon el raporto skribitan de [[Melo Sousa]] pri la vespermanĝo okazinta la 7-an de Junio 1910.
 
"Terure, timiga estas la valizo de D-ro Couto Fernandes. Ĉio kio rilatas Esperanton, ne nur en Brazilo, sed ankaŭ en la tuta mondo,
 
En Europo, Ameriko, En Azio kaj Afriko
En Sergipe, en Pará,
En Cascadura aŭ Jacarepaguá,
 
ĉio, unuvorte troviĝas en la valizo de D-ro Couto Fernandes. Mi opinias, ke en estontaj jaroj, kiam oni faros tie ĉi grandan ekspozicion de memorindaj esperantaĵoj, tiu valizo rajtas okupi plej honoran lokon.
 
"D-ro Backheuser eĉ verkis pri tio la jenan versaĵeton :
 
Estas granda movad' en Londono,
En Berlin!, en Brusel' en Parizo.
Sed en Rio, nenion mi vidas;
Ĉion kaŝas la Cout'a valizo. ..
 
Feliĉe la esperantistoj plene komprenis la signifon de Couto Fernandes por nia Movado. En multaj okazoj li ricevis tute justajn honorojn. Li prezidis la [{Brazila Kongreso de Esperanto|II-an Brazilan Kongreson]], en São Paulo. Oni inaŭguris lian portreton en la sidejo de B.E.L., en 1923. Oni daŭre reelektis lin prezidanto de B.E.L., ĝis en 1936 li estis aklamita Dumviva Prezidanto: tiu estis tre trafa decido, ĉar en kulturaj movadoj, kiel la nia, la kontinueco de la direktado evidentigas ordinare konsilinda kaj uti1a.
 
Couto Fernandes naskiĝis en São Luiz, [[Maranhão]], en la 23-a de Oktobro 1871. Kiel multaj nordbrazilanoj, li venis juna Rio-n por fariĝi armea oficiro. Li enmatrikuliĝis en la Militlernejo en 1889. Tie li partoprenis en la respublika movado. En la sama jaro li forlasis tiun lernejon por studi inĝenierarton. Diplomito en 1894 de la Centra Lernejo, kaj eĉ antaŭe, li laboris en kelkaj publikaj laboroj kaj fine en la Ĝenerala, Oficejo de la Telegrafoj, kie li plenumis kelkfoje la oficon de Ĝenerala Direktoro.
 
Kompetenta kaj diligenta li estis, kaj pro tio ĝenerale respektata. Tiu altranga situacio kreis al li konsiderindan influon, de kiu kompreneble ankaŭ profitis ofte la Movado. Eĉ post emeritiĝo en 1933 li konservis grandan rondon da amikoj, kiuj utilis al Esperanto.
 
Esperanto plenigis la vivon de Couto Fernandes. Kvankam li provis diversajn aliajn kulturajn aktivecojn, la Esperanto-Movado estis sendube lia vera medio. Li amis la esperantistojn kaj estis amata de ili.
 
Li mortis en la 21-a de Aprilo 1946. Lia morta malsano ne estis longa, kaj tial li feliĉe ne konis la kadukecon, tiun teruran staton de la homvivo. Li falis unu fojon kaj por ĉiam.
 
Sed en tiu mallonga periodo - unu monato - lia penso estis plena de Esperanto. Sub la oksigena tendo li parolis pri nia lingvo kaj varme volis interrilatiĝi kun la aliaj estraranoj de B.E.L. por doni klarigojn kaj instrukciojn.
 
Lia morto konsternis la brazilan esperantistaron. Oni prave povis timi, ke nia Movado tute ĉesos en Brazilo, same kiel okazis en Ĉilo pro la morto de [[Sepúlveda Quadra]], kaj en Peruo. Nia Movado multe dependas de la instiganto, kaj kiam ĉi tiu malaperas, ankaŭ la laboro ĉesas. Kelkaj samideanoj tuj komprenis la grandegan danĝeron kaj streĉis siajn fortojn: [[Irani Baggi de Araújo]], [[Caetano Coutinho]], [[Maria do Amaral Malheiro]], [[Getúlio Soares de Araújo]], precipe pretigis helpi al la eventuala nova prezidanto, kaj tiel la brazila Movado daŭris sub la konstanta inspiro de la agado de Couto Fernandes, kiun ni sekvis seninterrompe por certigi al nia lando ĝian elstaran pozicion en la mondo esperantista. Aliaj kuniĝis al tiuj batalantoj de la unuaj malfacilaj horoj, kaj ni venkis la danĝeron.
 
Strato en la urbparto Laranjeiras, kie li loĝis kaj mortis, memorigas lian nomon al la urbanoj en Rio de Janeiro. Ankaŭ en São Luiz, lia naskiĝurbo, ekzistas strato kun lia nomo.
 
Sur la tombo de Couto Fernandes en la tombejo Sankta Johano la Baptisto estas skribaĵo Esperanta, eltirita el la himno ''[[La Espero]]'': "Sub la sankta signo de l'espero kolektiĝas pacaj batalantoj".
 
Denove ni kunvenas hodiaŭ en brila festo por kalkuli la rezulton de la laboroj en 50 jaroj. Sendube tiu rezulto estas granda, ne nur relative al la cirkonstancoj, sed ankaŭ en absoluta senco.
 
Kun plena justeco ni povas, devas kaj volas proklami, ke, se ni ĝuas tiujn fruktojn, ni multon ŝuldas al nia karega Couto Fernandes, kiu amis ripeti : "Eĉ guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan ."
 
''Carlos Domingues''
 
 
==Ekstera ligo==
* [http://esperanto64.free.fr/article.php3?id_article=171 recenzo]
 
 
[[Kategorio:Brazilaj esperantistoj|COUTO FERNANDES, Alberto]]