Kornelio la Centuriestro: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "{{Informkesto sanktulo |nomo= Kornelio la Centuriestro |dato de naskiĝo= |dato de morto= |tago de festo=2-a de Februaro |kultata en=Romkatolika Eklezio, Ortodo..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 08:36, 8 nov. 2020

Kornelio (greke Κορνήλιος, Kornḗlios; latine Cornēlius) estis romia centuriestro, kiu estas konsiderita la unua nejuda prozelito al Kristanismo, laŭ la Agoj de la Apostoloj. La bapto de Kornelio estas grava evento en la historio de la kristana eklezio.

Sankta
Kornelio la Centuriestro
La unua prozelito
Petro baptanta la centuriestron Kornelion de Francesco Trevisani, 1709
Petro baptanta la centuriestron Kornelion de Francesco Trevisani, 1709
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 100 (0100-01-01)
Morto 1-an de januaro 100 (0100-01-01) (0-jaraĝa)
Religio kristanismo vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo militisto vd
Sanktulo
Festotago 2-a de Februaro
Atributoj Romia armea uniformo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Laŭ la Biblio

Kornelio estis centuriestro de la Cohors II Italica Cīvium Rōmanōrum, menciita kiel Cohors Italica en la Vulgato.[1][2] Li estis postenita en Caesarea, la ĉefurbo de romia Judujo.[3], kie li havis vizion de anĝelo, kiu ordonis al li iri al Jafo, kie tiam gastis Sankta Petro (Agoj 10:5ff). Kornelio obeis la ordonon, kaj vojaĝis kun siaj familianoj. Tiam Sankta Petro ankaŭ havis vizion (Agoj 10:10-16), en kiu Petro vidis, ke Dio prezentis al li plurajn bestojn sur mantelo, kiu descendis el la ĉielo, kaj ordonis al li ilin manĝi. Petro neis manĝi tiujn bestojn, kiuj estas malpuraj laŭ la mosea leĝo, sed Dio diris al li, ke tio kio estis purigita de Dio oni ne taksu malpura.[4] Tion Petro interpretas kiel ordonon de Dio, ke li prediku la Vorton de Dio al nejudoj. Kiam Kornelio alvenis al la domo kie Petro gastis, ili interparolis pri siaj vizioj, kaj post kiam Petro predikis la Vorton de Dio al li, Kornelio prozelitiĝis kaj estis baptita de Petro.

Referencoj

  1. Bromiley, Geoffrey W., International Standard Bible Encyclopedia, Wm. B. Eerdmans Publishing, 1979, p. 297
  2. . What Do We Know About St. Cornelius the Centurion?. National Catholic Register. EWTN News, Inc. (February 2, 2017). Alirita 2017-02-02.
  3. Bechtel, Florentine. "Cornelius." The Catholic Encyclopedia. Vol. 4. New York: Robert Appleton Company, 1908. 24 Apr. 2013
  4. "Hieromartyr Cornelius the Centurion", Orthodox Church in America