13-a de januaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
== Eventoj ==
* [[532]]: [[Ribelo Nika]] komenciĝis en [[Konstantinopolo]]
* [[845]]: En [[kortego]] de [[Orientfranka imperio|orientfranka reĝo]] [[Ludoviko la Germano]] en [[Regensburg]] [[bapto|baptiĝis]] 14 [[ĉeĥoj|ĉeĥaj]] princoj kune kun siaj [[gvardio]]j
* [[888]]: [[Eŭdo la 1-a]] kroniĝis kiel reĝo de la [[frankoj]]
* [[1129]]: [[Koncilio de Troyes]] komenciĝis
Linio 27:
* [[1884]]: [[Kimrio|Kimra]] kuracisto William Price estis arestita pro provo [[kremacio|kremacii]] sian forpasintan filon - absolvita en la posta proceso, kiu kaŭzis leĝigon de kremacio en Britio
* [[1888]]: [[National Geographic Society]] fondiĝis en Usono
* [[1893]]: [[Reĝlando Britio]]: unua kunsido de [[Independent Labour Party|Nedependa Laboristara Partio]]
* [[1898]]: Publika letero ''[[J'accuse|Mi akuzas!]]'' de [[Émile Zola]] pri la [[Dreyfus-skandalo]] aperis en la gazeto "L'Aurore"
* [[1901]]: Germana astronomo [[Max Wolf]] malkovris asteroidon [[465 Alekto|Alekto]]
Linio 41:
* [[1936]]: [[Pollando]]: oni anoncis verdikton en proceso pri [[Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj]], kies membroj atencis kontraŭ [[Bronisław Pieracki]] - 3 estis kondamnitaj al [[mortpuno]] (post [[amnestio]] al [[ĝismorta puno]]) kaj 8 por plurjara mallibero
* [[1939]]: [[Hungario]] aliĝis al [[Antikominterna pakto]]
* [[Dua mondmilito]] en [[Pollando]] kaj la mondo:
** [[1940]]: [[Ordnungspolizei]] pafmortigis en malliberejo de [[Poznań]] 21 [[Sileziaj Ribeloj|Sileziajn ribelantojn]] kun 7 aliaj personoj, kaj en [[Nowy Sącz]] 19 polojn; en [[Lublin]] fondiĝis [[konspiro|konspira]] Centra Gvidantaro de Popola Movado kun gvidanto restanta ankoraŭ en malliberejo de la [[Kastelo de Lublin]] (vespere liberiĝis)
** Al [[Nov-Jorko]] alvenas [[armea generalo]] [[Józef Haller]] por oficiale viziti [[prezidanto de Usono|prezidenton de Usono]] informe pri trapaso de la germana [[invado en Pollandon]] kaj terura situacio de [[poloj]] sub la germana kaj rusa [[okupado]]j; en [[Hungario]] fondiĝis Civitana Komitato pri protekto de [[rifuĝinto]]j, kun partopreno de [[Henryk Sławik]], savinta ĉirkaŭ 5.000 [[judoj]]n; [[Belgio]]: [[mobilizo]] atingis fazon "D", reĝo [[Leopoldo la 3-a (Belgio)|Leopoldo la 3-a]] turnis sin al brita registaro pri garantio
Linio 47:
** Germana [[konzerno]] aĉetis de germana ŝtato konfiskitajn polajn [[mino|minejojn]] en [[Silezio]]; Pola [[Ruĝa Kruco]] en [[Tel-Avivo]] okazigis en la teatro "Ohel" festivalon de la [[pola muziko]] en plenumo de [[Palestino|Palestina]] Simfonia Orkestro; bulgara caro [[Boriso la 3-a]] vizitis [[Hitler]] en lia sidejo [[Berghof]]
** [[1942]]: En [[Londono]] okazis internacia konferenco pri [[germanoj|germanaj]] [[krimo]]j sur [[okupado|okupataj]] teritorioj, kiun prezidis ĉefministro de la [[pola ekzila registaro]] [[Władysław Sikorski]] - oni fondis Inter[[aliancanoj|aliancan]] Komisionon por Punado de [[Militkrimo]]j akceptinte deklaron de 9 ŝtatoj pri postmilita puno de [[militkrimo|militkrimuloj]]; de [[Novjorko]] al [[Arkangelsko]] fornavigis [[ŝipo]] kun [[vestaĵo]]j por [[poloj]] en [[Sovetunio]] kun valoro de 72 292 [[usona dolaro|usonaj dolaroj]]
** [[Batalo de Atlantiko]]: germanaj [[submarŝipo]]j (U-Boot) komencis ofensivon apud orientaj bordoj de [[Usono]] (operaco Paukenschlag); [[Jugoslavio]]: Slobodan Jovanović kreis en [[Londono]] novan registaron kaj enlande generalo [[Draguljob Mihajloviĉ]] iĝis militafera ministro (komandanto de [[ĉetnikoj]] en subtera movado)
** [[1943]]: Juda Nacia Komitato en la [[Varsovia geto]] apelaciis al [[Usonjuda Komitato]], [[Monda Juda Kongreso]] kaj Laborista Juda Organizaĵo en [[Usono]] pri [[armilo]]j kaj [[mono]], pri savo de 10 mil [[infanoj]] kaj pri devigo de Germanio ĉesi murdon de la juda popolo; [[holokaŭsto]]: [[germanoj]] likvidis t.n. duan [[geto]]n en [[Szydłowiec]], en kiu grupigis ĉirkaŭ 5 mil personojn - plimulton de [[judoj]] oni forveturigis al [[ekstermejo]][[Treblinka (koncentrejo)|Treblinka]], ĉirkaŭ 300 personoj pereis dum la likvido; en Sadowne ([[distrikto Węgrowski]]) [[Ordnungspolizei]] [[pafekzekutado|pafekzekutis]] tripersonan familion de bakisto pro dono de [[pano]] al judinoj; grupo de soldatoj de [[Pola Enlanda Armeo]] nokte de la 12-a/13-a de januaro liberigis de malliberejo en [[Łomża]] du [[oficiro]]jn
** [[Adolf Hitler]] anoncis decidon pri komenco de la [[totala milito]] - unua totala [[mobilizo]] de viroj kaj virinoj defende de [[Nazia Germanio]]; '''[[Gestapo]] alveturigis al [[Koncentrejo Mauthausen-Gusen]] 64 polojn'''; ŝtatoj de kontraŭgermana koalicio voĉdonis pri persekuto de [[militkrimo]]j; "germana generalo" ĉe [[armitaj fortoj]] de [[Rumanio]] estis nomumita Eric Hansen
** [[1944]]: Taĉmentoj de [[Ordnungspolizei]] pafekzekutis sur ruinoj de [[Varsovia geto]] pli ol 300 personojn kaj aliloke 5; germanoj daŭrigis en [[malliberejo]] de [[Luck]] murdadon de enprizonigitoj - entute mortigis 315 personojn; en Lubiska ([[distrikto Brzeziński]]) partizanoj batalis kun germanoj - pereis 5 partizanoj kaj 3 civiluloj; [[Pola Rezistomovado]]: [[partizano]]j eksplodigis [[trajno]]n en Gołąb apud [[Puławy]]
** En [[Sovetunio]] oni fondis komisionon de Nikolaj Burdenko por pruvi, ke la [[masakro de Katin]] kontraŭ la [[poloj|polaj]] [[oficiro]]j farita printempe 1940 de [[NKVD]] laŭ ordono de [[Stalin]], estis plenumita de germanoj en 1941; soveta Ŝtata Defend-Komitato disformigis Centan [[partizano|Partizanan]] [[Stabo]]n favore al unuopaj respublikoj, [[Provinco (Rusio)|provincaj]] komitatoj kaj partizanaj [[stabo]]j
** [[1945]]: Germanaj regopovoj forveturigis de [[Tarnów]] 150 personojn por devigaj trudlaboroj en [[Nazia Germanio]]; en [[Suchedniów]] aperis lasta numero de [[konspiro|konspira]] gazeto "Hejnał" (Trumpetsignalo); en [[Lublin]] aperis "Polska Zbrojna" (Armita Pollando) - organo de Supera Komandantaro de Pola Soldataro; Landa Nacia Konsilio dekretis pri retirigo de [[sovetia rublo]]; armeoj de 1-a Ukraina Fronto aliris apud [[Kielce]]
** La plej granda bomba aeratako al [[Saarbrücken]] flanke de [[Aliancanoj]]; [[Orienta Fronto (Dua mondmilito)|Orienta Fronto]]: en [[Orienta Prusio]] armeoj de 3-a Belorusa Fronto transiris al atako direkte de [[Kaliningrado|Königsberg]]; [[Balkanoj|Balkana]] Fronto: germana Armeo-Grupo "E" retiriĝis el [[Grekio]], [[Albanio]] kaj suda [[Jugoslavio]] al la rivero [[Drino]]; [[Britio]] aeratakis [[Police (Pollando)|Police]], granda parto de bomboj falis ekster la celo
* [[1949]]: Sur greka insulo [[Rodiso]] komenciĝis sekreta negocado pri paco dum la unua [[araboj|araba]]-[[judoj|israela]] milito
* [[1953]]: [[Sovetunio]]: politika provoko en la afero [[Kazo de kuracistoj]] komenciĝis per artikolo en [[Pravda (rusa gazeto)|''Pravda'']], kies celo estis disvastigo de teroro
Linio 59:
* [[1957]]: Usona firmao Wham-O komencis produktadon de [[flugdisko]]j
* [[1966]]: En [[Vatikanurbo]] oni celebris [[kristanigo|bapto-jarmilon]] de [[Pollando]] sen ĉeesto de la pola [[primaso]] [[Stefan Wyszyński]], al kiu komunista registaro malebligis partoprenon
* [[1969]]: En [[Usono]] aperis ''[[Yellow Submarine|Flava submarŝipo]]'', la 10-a [[muzikalbumo]] de [[The Beatles]]
* [[1972]]: Prezidento de Usono [[Richard Nixon]] anoncis evakuon de usona armeo de [[Vjetnamio]]
* [[1973]]: Usona [[rokmuziko|rokmuzika]] bando [[Aerosmith]] eldonis sian debutan samnoman [[albumo]]n
* [[1982]]: [[Milita stato en Pollando]]: Tutpollanda Rezisto-Komitato de subtera [[Solidareco (Pollando)|''Solidareco'']] fondiĝis en [[Gdańsk]]; granda parto de [[aktoro]]j kaj kreintoj proklamis [[bojkoto]]n de [[reĝimo|reĝima]] [[Telewizja Polska|televido]] kaj [[Polskie Radio|radio]]; en pluraj [[preĝejo]]j oni celebris [[meso (diservo)|meson]] intence de la patrujo - la plej famajn celebris poste, nun [[beatigo|beatigita]], pastro [[Jerzy Popiełuszko]]
* [[1986]]: Sur kliŝaĵoj liveritaj de [[kosmosondilo]] estis malkovritaj [[luno]]j de [[Urano (planedo)|Urano]] - [[Belindo (luno)|Belindo]], [[Dezdemono (luno)|Dezdemono]] kaj [[Rozalindo (luno)|Rozalindo]]
* [[1991]]: [[Vilno]]: de la 12-a/13-a de januaro per [[pafilo]]j kaj [[tanko]]j la [[Ruĝa Armeo]] mortigis 14 [[litovoj]]n defendantaj la televidan turon (1 mortis aprile) kaj pli ol 600 vundiĝis