Mindaugas la 2-a (Litovio): Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
|kaŝitaj kesteroj =
}}
'''Mindaugas la 2a de Litovio''', naskita kiel '''Wilhelm Karl Florestan Gero Crescentius Herzog von Urach''' naskiĝis la 30an de majo 1864 en Monako-malnova urbo (Princlando Monako), kaj mortis en Rapallo (Italio) la 24an de marto 1928; Li estis la nura reĝo de Litovio en la 20a jarcento.
 
Naskita kiel princo Vilhelmo de Urach, grafo de Virtembergo, li estis filo de Vilhelmo, unua duko de Urach (estro de morganata filio de la Reĝa Domo de Virtembergo), kaj lia dua edzino, princino Florestina de Monako, filino de princo Florestano la 1-a. de Monako.
 
=== Biografio ===
Kiam li estis kvarjara li sinsekvis sian patron kiel duko de Urach; li kreskis kaj pasigis la plej grandan parton de sia junaĝo en Monako, kie lia patrino Florestina estis reganto de la princlando dum ŝia nevo, princo Alberto la 1-a de Monako dediĉis sin al oceanografiaj esploradoj. Wilhelm kreskis do kulture franclingva.
 
=== Milita kariero ===
Kiel membroj de lia patra familio, Vilhelmo aliĝis al la Virtemberga armeo fine de la 19a jarcento; li estis generalo ĉe la ekapero de la Unua Mondilito, kaj komandis de la 26-a Infanteriodivizio. En novembro 1914 li partoprenis en la atako de la trupoj de la Germana Imperiestra Regno kontraŭ Francujo, kiu inkluzivis la invadon de Belgio, super kiu regis reĝino Elizabeto, fratino de lia edzino. En decembro 1914 lia divizio batalis en la batalo por transiri la riveron Bzura en Pollandon. De junio ĝis septembro 1915 la divizio translokiĝis norden de Varsovio por ekloĝi ĉe la rivero Nemunas, antaŭeniĝo de centoj da mejloj en la kamparo, per kiu Pollando estis konkerita. Inter oktobro kaj novembro 1915 li partoprenis la atakon kontraŭ Serbio, moviĝante okcidenten de Beogrado direkte al Kraljevo en malpli ol monato. En Ipro, Belgio, de decembro 1915 ĝis julio 1916, la divizio estis plejparte ekstermita en la Batalo ĉe la Somme, kiu daŭris de aŭgusto ĝis novembro. Vilhelmo estis maldungita kiel generalo la 5an de januaro 1917.
 
=== Kandidato al pluraj tronoj ===
Per sia patrino, Vilhelmo estis la legitima heredonto de la trono de Monako: lia kuzo, princo Alberto la 1-a havis solan filon, Ludovikon, fraŭlan kaj seninfanan.
 
En 1917 li kandidatiĝis kiel ebla estonta reganto de restarigita Lorena Duklando post la fino de la unua mondmilito .
 
=== Reĝo de Litovio ===
La 4an de junio 1918 la litova parlamento (kiu sendependiĝis de la rusa imperio ) ofertis al li la kronon de la estonta kaj sendependa reĝlando Litovio, danke ankaŭ al la subteno de la germanaj aristokratoj de la Balta Maro . Vilhelmo akceptis kaj estis elektita la 11an de julio 1918, prenante la nomon de Mindaugas la 2a de Litovio : la kialoj de la elekto estis multaj:
 
De la komenco de lia regado estis malfacilaĵoj. Kvar (el dudek) parlamentanoj eksiĝis pro protesto, Germanio ne rekonis lin kiel reĝon kaj li mem neniam povis viziti sian regnon , kaj estis devigita resti en sia kastelo Lichtenstein, sude de Stutgarto ; tamen li komencis studi la litovan. Fine, kelkajn monatojn poste evidentiĝis, ke Germanio perdos la militon kaj ankaŭ pro tio la 2-an de novembro la litova parlamento decidis renversi sian decidon.
 
=== Sinsekvo al la trono de Virtembergo ===
En 1921 mortis eksa reĝo Vilhelmo la 2-a de Virtembergo, sen viraj heredantoj. Kvankam la dua duko de Urach estis teknike la vira posteulo de la pli aĝa vico de la Württemberg, li ne estis konsiderata kiel sinsekvo pro la morganata geedzeco de sia avo Vilhelmo Frederiko de Württemberg, patro de la unua duko de Urach.
 
=== Geedziĝo kaj familio ===
[[File:Wilhelmurach.jpg]]
 
Vilhelmo geedziĝis dufoje. En 1892 li edziĝis al dukino Amalia en Bavario (1865-1912), filino de Karlo Teodoro, duko de Bavario kaj nevino de imperiestrino Elizabeto de Aŭstrio, kaj rekta posteulo de la litova princino Ludwika Karolina Radziwiłł ; ili havis naŭ infanojn: