Mindaugas: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ThomasPusch movis paĝon Mendog al Mindaugas anstataŭigante alidirektilon: vidu diskutpaĝe
eNeniu resumo de redakto
Linio 12:
Dum la 1230-aj jaroj la nobeloj de Litovio proponis, ke Mindaugas iĝu gvidanto de la regno kaj en dokumento de la jaro 1238 li unuafoje menciiĝis kiel reganto de Litovio. Dum la jaro [[1249]] li forpelis siajn nevojn Tautvilas kaj Gedivydas, kaj ties onklon patrinoflankan, la dukon Vykintas de [[Ĵemajtio]], al [[Galicio]], kiam ili en batalaro kontraŭ la rusa reganto Vladimiro restis sensukcesaj. Dum la sekvaj jaroj Mindaugas malebligis iliajn provojn reveni al Litovio. Tial li atingis la faktan regadon de la tuta ŝtato inkluzive de la marborda regiono [[Ĵemajtio]]. Jam dum pluraj antaŭaj jaroj, Litovio devis ĉiujare repuŝi armeajn atakojn de la armeo de la [[ordeno de germanaj kavaliroj]], kiuj en la teritorio sudokcidente de Litovio provis (kaj iom post iom sukcesis) genocide neniigi la nekristanan baltan popolon de [[praprusoj]]. La same nekristanaj litovoj laŭ la kompreno de la kristanaj soldatoj de la kavalira ordeno estu la sekvaj, kiuj estu perglave kristanigitaj. Unu el la du forpelitaj nevoj de Mindaugas, Tautvilas, en [[Rigo]] baptiĝis kaj do kristaniĝis, kio signifis ties subtenon de la kavalira ordeno kaj armean premon de Mindaugas el plia direkto, la nordo. Pro taktikaj kialoj tial Mindaugas akceptis mem kristaniĝi, esperis pri [[armistico]] kun la [[ordeno de germanaj kavaliroj]] kaj laŭ la antaŭa interkonsento dum la jaro 1253 ricevis reĝan kronon de la papo. Pli poste li interpaciĝis kun Tautvilas.
 
[[Dosiero:LT-1996-50litų-Mindaugas-b.png|thumb|120px|<center>memoriga litova monero (50-[[lido]]j) pri [[Mendog]] (Mindaugas)]]
Dum postaj jaroj Mindaugas ankaŭ realianciĝis kun Danielo de Galicio († 1264), kiu tiutempe provis armee repuŝi la atakeman [[Ora Hordo|Oran Hordon]]. Geedziĝo inter filino de Mindaugas kaj la filo Švarno de Danielo krome ligis ambaŭ familiojn. La alianco restis sensukcesa, armeo de [[tataroj]] dum la jaroj [[1258]] kaj [[1259]] devigis kaj la armeojn de litovoj kaj de rusoj fuĝi. Tio malpliigis la fortopozicion de Mindaugas ĉe la armeo de [[Ĵemajtio]], kiu la [[13-an de julio]] [[1260]] signife venkis la armeon de la ordeno de germanaj kavaliroj – '''sen''' la soldataro de Mindaugas.