Arikapalli Giridhar Rao: Malsamoj inter versioj

Aldonis informon pri prezidanteco de ATEO.
(Aldonis citaĵon al eseo pri kursoj prilingvaj en Universitato Azim Premji. Ĝisdatigis retadreson de blogo, "Lingvo kaj vivo".)
(Aldonis informon pri prezidanteco de ATEO.)
{{informkesto homo}}
'''Arikapalli Giridhar RAO''' (n. 8an de oktobro [[1963]] en [[Vijayawada]], [[Andra-Pradeŝo]]) estas [[Barato|barata]] esperantisto. En 1994 li doktoriĝis en la Universitato de [[Hajderabado]] en la angla fakultato per disertacio titolita ''Beyond the Sense of Wonder: Science Fiction as Adventure Fiction'' (“Trans la sento de miro: la [[sciencfikcio]] kiel aventura fikcio”). Dum tiu epoko, konversacioj kun [[Probal Dasgupta]] pri la sciencfikcio enkondukis lin al Esperanto. Li nun instruas kursojn pri Esperanto, la sciencfikcio, kaj lingvopolitiko kaj plurlingva edukado en la [[Universitato Azim Premji]] en [[Bengaluro]], Barato. <ref>[http://azimpremjiuniversity.edu.in/SitePages/giridhar-rao.aspx anglalingva prezento en la universitata retejo]</ref><ref>Rao, A. Giridhar. 2020. Lingvaj homaj rajtoj kaj multlingva edukado: raporto de barata universitato. ''Decolonial Subversions''. http://decolonialsubversions.org/docs/pdfs/7_2020.04.04_AGRao_Esperanto.pdf</ref>
 
En oktobro 2020 li estis elektita prezidanto de la Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo, [[Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo|ATEO]]. <ref>ATEO-Asemebleo okazis, http://ateisto.org/agadoj-de-ateo-2/ateo-asembleo-okazis/</ref>
 
En 2016 li estis elektita al la [[Akademio de Esperanto]]. En la [[UK 2013]] en [[Rejkjaviko]] li pro sia multflanka Esperanto-agado en la faka, instrua-ekzamena kaj organiza kampoj estis honorigita per la Diplomo pri Elstara Agado de [[UEA]]. <ref>[http://www.liberafolio.org/2013/uea-diplomis-12-elstarajn-agantojn artikolo pri la Diplomoj pri Elstara Agado de UEA atribuitaj en 2013, en la retejo ''Libera Folio'']</ref>