Katastrofa Tajfuno de 1874: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreita per traduko de la paĝo "1874 Hong Kong typhoon"
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:06, 18 nov. 2020

La Katastrofa Tajfuno de 1874 estis ega ciklono en sudo de Ĉinio en 1874. Ĝi estis la plej serioza tajfuno en Makao kaj la tria en Honkongo, frapante dum la nokto de mardo 22 septembro kaj la mateno de merkredo 23 septembro 1874.

Sekvo de la Tajfuno en Yau Ma Tei. Foto de Lai Afong.
Sekvo de la Tajfuno. Foto de Lai Afong.

Kurso de la ŝtormo

La tajfuno atingis Honkongon kun "senprecedenca perforto" kaj lasis ne malpli ol 2 000 homoj vunditaj. Tamen, ĉirkaŭ 5 000 homoj perdis iliajn vivojn en Makao, do la tajfuno estas la plej katastrofa ŝtormo oficiale atingi Macau, kaj Tajfuno Hato de 2017 estas la dua plej serioza.[1]

La brita kolonio de Honkongo spertis periodon de malalta aeropremo, tipa de okulo de tajfuno. De la 8-a nokte, ventoj fortiĝis kaj sonis kun orelo-surdigaj sonoj, apud la doloraj krioj de multaj homoj, kiu fariĝis senhejmulojn. La tajfuno fortiĝis senĉese ĝis la 2:15 de la mateno. Moderna analizo en 2017 indikis, ke ĉi tiu granda tajfuno atingis proksimume de 50 al 60km al la sudo de Honkongo, simile al Hato en 2017.

Kelkaj aventuruloj eliris al la Praya ĉe la 11-a nokte kaj vidis ilin mem en la akvo ĝis la genuoj kaj riskis foriĝi for de la ondoj frapantaj la marbordo. Ili retiriĝis je la 1-a matene pro la altiĝo de la venta rapideco. La Orienta Punkto sur Causeway Bay registris akvan nivelon 4 piedoj pli ol la ordinara. Multaj vendejoj, eĉ ege for de Praya estis inunditaj kaj akvo-damaĝitaj.

La tajfuno komencis malfortigi post la 3-a matene, sed tamen ĝia du-hora esto vundis kaj mortigis multajn homojn en Honkongo. Telegrafa komunikado ĉesis kaj komunikado kun la Honkonga insulo estis neebla por iom da tempo. La urbo spertis grandan perdon, ĝiaj ŝoseoj estis dizertitaj kaj plenaj da derompaĵoj, domaj tegmentoj estis detruitaj, fenestroj rompitaj, muroj falitaj, kabloj kaj gasaj tuboj forblovitaj kaj arboj elradikigis.

Sekvo

La plejparto de la 37 ŝipoj en haveno estis damaĝitaj kaj centoj da fiŝkaptistaj ĵonkoj estis detruitaj aŭ rompitaj malgraŭ estante en golfeta ŝirmejo. Tiutempe, Hongkongo ne havis sian propran vetero-observatorion kaj multaj homoj atendis la ŝtormon el alia direkto, kaj aliuloj estis sorprizitaj kaj ŝiprompiĝis aŭ perdis iliajn hejmojn. Kelkaj falsaj tajfunaj atentigoj estis anoncitaj antaŭe tiejare.

Sekvantmatene, videblis en Praya boatojn renversiĝitajn kaj kadavrojn flosantajn kaj drivanta sur la akvo, kun kelkaj korpoj enirantaj marborde pro la altaj tajdoj.

La granda malliberejo de Stonecutters Island estis tute detruita kaj ambaŭ la Policaj Tribunaloj kaj Malliberejo de Victoria perdis tegmenton. La damaĝo entite estis konsiderita "netakseblan".

Ernst Eitel rakontis kiom da eŭropaj kaj ĉinaj domoj estis ruinigitaj kaj perdis tegmenton; grandaj arboj estis elradikigitaj kaj homkorpoj estis trovitaj kaj komencis aperi ĉe la marbordo el la perditaj ŝipoj.[2]

Vizitanto alvenanta sur vaporŝipo de Pekino dum la tajfuno raportis, ke la mara fronto estis preskaŭ forigita, preskaŭ neniu arbo restis starante en la Botanikaj Ĝardenoj kaj multaj konstruaĵoj estis trovitaj sentegmente kaj en pereoj. Homoj rapide entombigis la mortintulojn ĉar la varmo estis intensa kaj estis granda koncerno pri la ekinfestiĝo de kontaĝaj malsanoj.[3]

Post la okazaĵon, brazila astronomo Francisco Antônio de Almeida, en lia 1879 konto priskribas epizodon de krimbruligo kaj rabado ĉe du stokejoj en kiu kelkaj alilandanoj estis murditaj, kaj tial la du ĉinaj krimuloj estis kondamnitaj al morto. Almeida ankaŭ citas tiutempajn anglajn ĵurnalojn, kiuj taksis nombro da mortoj en ok mil homoj pro la tajfuno, multaj de ili hispanaj familioj fuĝante la Karlismaj Militoj kaj irinte al la Filipinoj.[4]

Polemiko

La Kapitana Inspektoro de Polico Walter Meredith Deane estis severe kritikata por ordoni liajn dungistojn resti ĉe la kazerno ol riski savi la skipojn de detruitaj ŝipoj Leonor kaj Albany. Neante petoj por publika enketo, Guberniestro Arthur Kennedy sendis ĉiujn paperojn sur la afero al Sekretario de Stato Lord Carnarvon, kiu konfirmis la decidon de Kennedy.


Referencoj

  1. "TERRIFIC TYPHOON IN HONGKONG", The Straits Times, 10 October 1874, Page 1
  2. {{{Titolo}}}.
  3. Mrs Hugh Fraser, (1911) A Diplomat's Wife in Many Lands. Hutchison & Co.: London. Vol 2, Chapter XXIII, Two weddings and a voyage to the East : in the wake of a typhoon, p397-400.
  4. Dr. Francisco Antonio de Almeida (januaro 1879) (in pt), Da França ao Japão, Rio-de-Ĵanejro, OCLC 1020876163, Vikidatumoj Q99930394