Karakalo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
 
Lia nomo estis '''Marcus Aurelius Antoninus''', sed li prenis kromnomon Karakalo (''Caracalla''), kiu rilatas al la kapuĉaj tunikoj, per kiuj sin vestis liaj samlandanoj.
==Vivo==
La plej aĝa filo de la imperiestro [[Septimo Severo]] deklaritis fare de la patro en 196 ''Cezaro'' kaj en 198 ''Aŭgusto''. Post la morto patra li ekregis en 217 kune kun la frato [[Publius Septimius Geta]]. Lin li baldaŭ murdigis en la brakoj de la patrino [[Julia Domna]] ĉar li ne volis de iu bremsiĝi en decidado. Samtempe multaj el ties ŝatantaro (laŭdire ĝis 20 miloj), inter kiuj troviĝis kaj la elstara juristo [[Aemilius Papinianus]], devis morti laŭ ordono karakala. Pro financaj kialoj ĉefe, li en 212 solene al ĉiuj liberaj imperianoj cedis la romian ŝtatanecon per ''[[Constitutio Antoniana]]''; sekve ĉiuj devis pagi impostojn.
 
 
Estante militavida same kiel la patro li bazis tutan potencon sian je la armeo pliriĉigante kaj privilegiulante la soldataron. En 213 li ekmilitis en multaj provincoj post kiam li estis tradoninta la regadopovon al la patrino; ĉe la [[Rejno]], post la venko de la [[Alemanoj]], li refunkciigis la [[Neckar]]-landlimlinion; li militis ĉe [[Danubo]] (ekz. kontraŭ la [[Ĥatoj]]) antaŭ ol iri en 214 eosten por imiti en ridinda maniero la geniecon de [[Aleksandro la Granda]]. Sed kiam en printempo 217 li planis denove kampanji kontraŭ la [[Partoj]] li mortigitis laŭ instigo de la ĉefo de la [[pretoria gvardio]], Macrinus.
 
Inter la konstruaĵoj realigitaj en Romo plej gravas memkompreneble la [[Banejoj de Karakalo]] apud la Capena-pordego; ili nombriĝas inter la plej gravaj ruinoj antikvaj. Belega ankaŭ la Severo-arko de sur la [[Roma Forumo]] estas. Inter la konserviĝintaj bildoj de li plej bonas eble busto en [[Napolo]].
==Fonto==
''Meyers Großes Konversations-Lexikon'', volumo 3. Leipzig 1905, p. 754 ([http://www.zeno.org/nid/20006397433 tie ĉi interrete])
 
== Bildoj ==