Karakalo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 8:
 
 
Estante militavida same kiel la patro li bazis tutan potencon sian je la armeo pliriĉigante kaj privilegiulante la soldataron. En 213 li ekmilitis en multaj provincoj post kiam li estis tradoninta la regadopovon al la patrino; ĉe la [[Rejno]], post la venko de la [[Alemanoj]], li refunkciigis la [[Neckar]]-landlimlinion; li militis ĉe [[Danubo]] (ekz. kontraŭ la [[Ĥatoj]]) antaŭ ol iri en 214 eosten por imiti en ridinda maniero la geniecon de [[Aleksandro la Granda]]. Sed kiam en printempo 217 li planis denove kampanji kontraŭ la [[Partoj]] li mortigitis laŭ instigo de la ĉefo de la [[pretoria gvardio]], [[Oppellius Macrinus]].
 
Inter la konstruaĵoj realigitaj en Romo plej gravas memkompreneble la [[Banejoj de Karakalo]] apud la Capena-pordego; ili nombriĝas inter la plej gravaj ruinoj antikvaj. Belega ankaŭ la Severo-arko de sur la [[Roma Forumo]] estas. Inter la konserviĝintaj bildoj de li plej bonas eble busto en [[Napolo]].
 
==Fonto==
''Meyers Großes Konversations-Lexikon'', volumo 3. Leipzig 1905, p. 754 ([http://www.zeno.org/nid/20006397433 tie ĉi interrete])