Christian Cimpa: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
kreado de artikolo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:09, 21 nov. 2020

Christian CIMPA (naskiĝis 18-an de majo 1965) estas esperantisto ekde 1988.

Ekde 01.09.1990 kunlaboranto en la Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj en Vieno, li estis kunorganizanto de la 77a UK 1992 en Wien, kuneldonisto de la revuoj Informilo de IEMW kaj La dua jarcento kaj kunlaboranto de la eldonejoj Pro Esperanto kaj Internacia Esperanto-Muzeo. Parolanto por la Esperanto-redakcio de Radio Aǔstria Internacia ekde 1994 (ĝis la fino de la 1990aj jaroj). Li kontribuis per variaj artikoloj al Esperanto aktuell kaj aliaj Esperanto-revuoj. Anstataǔante la malsaniĝintan Helga Farukuoye li instruis Esperanton en Viena popolaltlernejo.

Christian Cimpa tradukis la romanojn Tur-strato 4 (de Hans Weinhengst) kaj Flugi kun kakatuoj (de Trevor Steele) en la germanan.

[[Kategorio: Aŭstraj esperantistoj]] [[Kategorio:Tradukisto]] [[Kategorio:Naskiĝintoj en 1965]]