Frederiko la 2-a (Prusio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 41:
La sekvintajn 11 pacajn jarojn Frederiko uzis por pliperfektigi la administracion, la industrian potencon (laŭ la modelo de [[Jean-Baptiste Colbert]]), la armeon. Samtempe li akurate observis ĉiujn politikajn evoluajn en aliaj eŭropaj ŝtatoj. Perfido de iu saksa oficisto informis Frederikon ghustatempe pri forghighanta alianco inter Aŭstrio, Franclando, Saksio, Svedlado kaj Rusio. Li estis pli rapida kaj invadis en al 24.8.1756 [[Saksio]]n, kiun li dum 7 jaroj okupis kaj elrabis. Frederiko venkis ĉe Lowositz kaj [[Prago]], venkite ĉe [[Kolín]]. La saman sorton havis liaj generaloj apud Hastenbeck kaj Großjägerndorf, sed ĉio rebonigitis per venkoj apud Roßbach kaj Leuthen (majo ĝis novembro 1757). Inter 1758 kaj 1764 la milita bonŝanco ofte iris du unu flanko al la malamika. La duko de Braunschweig retenis la [[francoj]]n batalante ĉe Krefeld kaj Minden, Frederiko venkis la [[rusoj]]n apud Zorndorf. Sed li malgajnis la batalon de Kunnersdorf, same kiel lia generalo Fouqué la armilan renkontiĝon de [[Landshut]]. Sed ĉe [[Legnica]] bonŝancis denove la prusoj. Per la Batalo de [[Torgau]] Saksio restis prusia. Post la morto de la imperiestrino [[Elizabeto (Rusio)]] la alianco disiĝis kaj ebliĝis la Packontrakto de Hubertusburg (1763). Tiam ceditis al Frederiko ĉiuj liaj konkeritaĵoj. Frederiko akiris la gloran takson de la plej granda batalestreco de ĉiuj tempoj: ne pro rapidaj kaj aŭdacaj moviĝoj sed pro ŝpara kaj inteligenta uzo de rimedoj malsenlimaj. Li ankaŭ famiĝis pro la persona intereso koncerne la sorton de la unuopaj soldatoj. Virto kiu ne videblis ekz. ĉe aliaj, inkluzive de [[Napoleono Bonaparte]]. Dum la regado de Frederiko Prusio havis vere grandan povon.
 
Frederiko estis la chefaĉefa kaŭzinto de la [[Dispartigoj de Pollando-Litovio|Unua dispartigo de Pollando]]. La intencon de imperiestro [[Jozefo la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Jozefo la 2-a]] okupi [[Bavario]]n kaj ekludi gravegan rolon en Germanujo li malebligis per unu jaron daŭrinta milito (1778–79) kaj kreo de la t.n. [[Princa Ligo]] en 1784 ''(Fürstenbund)''.
 
==Graveco==
La efektoj frederikaj sur Germanujon estis profundegaj. Kvankam tiutempe "nacia" sento popola en pli malfrua senco ankoraŭ ne ekzistis, li fierigas la regitojn - simple pro tio ke la plej moderna reganto estis unu el ili. Lia severa justeco, lia zorgo pri la bonfaro de la popolanoj, lia subteno de institutoj de komuna utilo, lia ŝato de la artoj kaj sciencoj ne restis malinfluaj sur aliajn germanajn princojn. Tamen ne forgesatu lia venerado de francaj kutimoj. Tio povas esti komprenata ankaŭ pro la fakto ke dum la junaj jaroj de Frederiko la germanlingva literaturo ne estis tre interesiga. Inverse, la venerado de la francaj moroj instigis germanlingvajn aŭtorojn (Lessing, Klopstock i.a.) moderniĝi kaj iĝi pli kritikaj. Frederiko ne kaŝis sian malkredon - tamen li ne partoprenis la persekuton de la [[jezuitoj]] praktikatan en katolikaj landoj.