Konstitucio de Japanio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Tiu konstitucio havigas [[parlamenta sistemo|parlamentan sistemon]] de registaro kaj garantias kelkajn [[Bazaj rajtoj|fundamentajn rajtojn]]. Laŭ tiuj terminoj, la [[Imperiestro de Japanio]] estas "la simbolo de la Ŝtato kaj la unueco de la popolo" kaj plenumas ceremonian rolon sub la [[suvereneco]] de la popolo.
 
La konstitucio, konata ankaŭ kiel {{Nihongo|"Postmilta Konstitucio"|戦後憲法|Sengo-Kenpō}} aŭ la {{Nihongo|"Pac-Konstitucio"|平和憲法|Heiwa-Kenpō}} estis redaktita sub la superrigardo de la [[Supera Komandanto de la Aliancaj Armeoj]] dum la [[Okupacio de Japanio|usona okupacio]] de Japanio post la [[Dua Mondmilito]].<ref name="constitution-us-authors"> Hunt, Michael (2013). The World Transformed:1945 to the Present. Oxford University Press. p. 86. ISBN 9780199371020. </ref> Japanaj fakuloj reviziis kaj modifis ĝin antaŭ la adopto.<ref name="constitution-draft"> Moritsugu, Ken (18a de Aŭgusto 2016). [https://apnews.com/article/af44536131b34653a146b1b1807086d7 "Biden's remark on Japan Constitution raises eyebrows".] AP NEWS. Alirita en la 10a de Aŭgusto 2019. </ref> Ĝi ŝanĝis la japanan antaŭan aŭtoritatisman sistemon de preskaŭ-[[absoluta monarkio]] aŭ liberala aŭtokratio kun nura formo de liberala demokratio. La Konstitucio estas konata pro sia Artikolo 9a, laŭ kiu Japanio rezignas sian rajton al milito, kvankam japana armeo estis sendita al interpacigaj operacoj; kaj je pli malgrava etendo, pro la ''[[de jure]]'' popola suvereneco kun la monarkio.
 
La Japana konstitucio estas la plej malnova nemodifita konstitucio en la mondo. Almenaŭ tio okazis dum pli ol sep dek jaroj. Ĝi estas mallonga konstitucio de nur 5000 vortoj, kompare kun la averaĝa konstitucio de 21 000 vortoj.<ref name="anomalous-constitution">{{cite news|title=The Anomalous Life of the Japanese Constitution |url=https://www.nippon.com/en/in-depth/a05602/the-anomalous-life-of-the-japanese-constitution.html |date=15a de Aŭgusto 2017 |accessdate=11a de Aŭgusto 2019 |website=Nippon.com |archive-url=https://web.archive.org/web/20190811213143/https://www.nippon.com/en/in-depth/a05602/the-anomalous-life-of-the-japanese-constitution.html |url-status=live |archive-date=11a de Aŭgusto 2019}}</ref><ref>Ito, Masami, "[http://www.japantimes.co.jp/text/nn20120501i1.html Constitution again faces calls for revision to meet reality]", ''Japan Times'', 1a de Majo 2012, p. 3.</ref>