Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎ADLM: mi povas helpi teĥnike, sed ne multe pli (nun)
Linio 227:
==ADLM==
Saluton. Mi gratulas pro la sukceso de via propono ŝanĝi el ADLS al ADLM. Tio helpos al la seriozeco de la tuta Vikipedio. Nun utilus, ke la enmeto de nova artikolo estu akurata. Kiu faros tion? Mi iam komentis, ke en Ĉefpaĝo utilus ankaŭ alia ŝanĝo nun pli necesa, ĉar monato ne aspektas kiel tuj aktuala, same kiel semajno aŭ tago. Mia tiama kaj nuna propono estas malsuprenigi la klarigojn de Enkonduko, ĉar ne utilas al novalveninto klarigi pri kio estas Esperanto, ĉar tiu jam alvenis. Kaj samtempe suprenigi aŭ la Bildon de la Tago (buntalloga) aŭ la Aktualaĵojn, por montri, ke Vikipedio ĉiutage aktualiĝas. Mia persona propono estus pri la Aktualaĵoj, kaj tiukadre mi promesas meti kvar kvin novaĵojn ĉiusemajne, kiam mi faris iam, ĝis mia propono falis en nefekunda grundo. Tamen mi ankaŭ apogus la suprenigon de la Bildo, se en ties loko oni metas la Aktualaĵojn. Mi supozas, ke teknike tio estos pli laboriga, sed antaŭe mi ŝatus scii vian opinion prie. Se tio estas de via plaĉo, mi helpos se vi mem proponas tiun ŝanĝon aŭ mi rekte faros pli argumente la proponon, kalkulante kun via aprobo. Amike.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 21:37, 25 nov. 2020 (UTC)
 
: {{Re|Kani}} Fakte, mi proponis transiron al monata ritmo antaŭ kelkaj jaroj, sed tiam troviĝis nova prizorganto, kiu pretis sekvi 2-semajnan ritmon, do mi rezignis. Nuntempan proponon faris (laŭ mia kompreno) [[Uzanto:Stefangrotz|Stefangrotz]] en la [https://vikimedio.telegramo.org/ Telegrama grupo de Esperanta Vikimedio] kaj mi nur konsilis pri proceduro kaj implementis teĥnike. Mi mem nun havas multan laboron pri administrado kaj gvidado de [http://esperanto.wiki/ Esperanto kaj Libera Scio], precipe rilate al tre baldaŭa ĝenerala asembleo kaj rekono kiel oficiala Vikimedia Tema organizo (do, krom aliaj, plialtigo de rango de Esperanto ene de Vikimedia movado). Tial mi mem ne multe povas helpi pri ADLM plue.
: Se mi bone memoras, [[Uzanto:Stefangrotz|Stefangrotz]] cerbumis pri adapto de ĉefpaĝo por bona poŝaparta montro. Mi rekomendas, ke vi du kuniĝu kaj priparolu, aŭ prenu iniciatemon kaj gvidu la ŝanĝon - tiun aŭ tiun aŭ ambaŭ. Mi volas diri tre klare, ke mi ''ne'' estas iu, kiu "aprobas". Almenaŭ ne de mia persona volo. Iam okazas, ke mi forigas materialon, kiu ŝajnas malrespekti kopirajton, aŭ mi forte argumentas kontraŭ iu stato, kiu maltaŭgas de teĥnika vidpunkto. Sed se afero estas enkadre de malloka vikimedia regularo, kaj la loka komunumo volas ĝin iel, mi akceptas, eĉ se mi forte malkonsentas.
: Rilate al ŝanĝoj en ĉefpaĝo, antaŭe kutimis esti "konkursoj" pri la plej bonaj proponoj pri tute nova versio. Eble tio povus esti la vojo. Aŭ, tiel kiel vi skribis, simple ŝovi iujn elementojn. Ĉiuokaze, la plej taŭga loko por tion diskuti estas [[Vikipedio:Diskutejo/Teknikejo]]. Mi pretas helpi pri teĥnika implemento, ĉar por tio necesas administraj rajtoj. Sed ankaŭ iu ajn alia administranto rajtas tion fari. --[[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 17:38, 26 nov. 2020 (UTC)