Biologia armilo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 14:
La aplikon de biologiaj armiloj malpermesis la Ĝeneva Interkonsento de 1925 en ataka militado. Oni rajtis evoluigi, produkti, rezervi la biologiaj armilojn kaj eĉ uzi ĝin en protekto de la lando, se la malamiko uzas same biologian militadon.
 
La japana imperiestra armeo okupis en 1932 Manĉurion. Oni tie lokigis la [[Unuo 731|Unuon 731]], gvidata de [[Ishii Shiro]] kaj celante evoluigon, eksperimentadon kun biologiaj armiloj. Tiu unuo mortigis ĉ. 10.000 homojn pro esploraj kaj produktaj kaŭzoj. Ishii ricevis permeson en 1939 por masa uzo de biologiaj armiloj. Liaj kunlaborantoj infektis la putojn kaj la nutraĵojn per ĥolero, disdonis [[tifo|tifajn]] bulkojn al la malsatanta loĝantaro, aviadiloj disŝprucis bakteriojn, ĵetis strangajn porcelanbombojn sur la ĉinajn urbojn. El tiuj bomboj liberiĝis puloj, infektitaj je pesto.
 
La Unuo 100, gvidata de veterinaro Vakamacu, produktis kaj disvastigis plantajn kaj bestajn malsanojn, por detruis la agrikulturon de Ĉinio.
Linio 24:
Same okupiĝis Kanado (sur Grosse Isle), Usono (en Fort Detrick) pri biologia armilado. la soveta programo komenciĝis en la 1930-aj jaroj, sed pro persekuto de la mikrobiologaj profesoroj, baldaŭ haltis. Poste eksperimentado okazis en prizonoj, gulagoj de la Soloveckij-insuloj, Leningrado, Ulanbatoro. Post la dua mondmilito, la Sovetunio eksperimentis en la Novnasko-insilo en la Aral-lago. Okazis multaj akcidentoj, ekz. en 1988 mortis 0,5 milionoj da [[altnaza antilopo|sajga-antilopoj]] (''Saiga tatarica''). Pri la biologiaj eksperimentoj sciigis [[Kanatjan Alibekov]], kiu sukcese fuĝis en Usonon en 1992.
 
En 1972, [[Konvencio pri Biologiaj Armiloj]] subskribis pli ol 70 landoj interkonsenton pri malpermeso de produkto, antaŭpreparo, evoluigo, uzado de biologiaj armiloj.
 
== Vidu ankaŭ ==