Pulsa oksigenmetrio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Kozyra (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 4:
'''Pulsa oksigenmetrio''' estas netruda metodo, kiu permesas determini la procenton de oksigen-saturiĝo de [[hemoglobino]] en la sango de paciento per fotoelektra metodo.
Por plenumi ĉi tiun teknikon, oksigenmezurilo estas metita sur parton de la korpo, kiu estas relative diafana kaj havas bonan sangofluon, ekzemple la fingrojn /vidu la apudan foton/ aŭ la piedfingrojn aŭ la lobon de la orelo. La oksigenmezurilo aŭ (pulsa) oksi(gen)metro elsendas ondojn kun ruĝa kaj infraruĝa lumoj, kiuj pasas sinsekve de dissendilo al fotodetektilo tra la paciento. La [[optika denso]] de ĉiu ondolongo kaŭzita de arteria sango ([[Pulso|pulsa]] komponento) estas mezurita, ekskludante venan sangon, haŭton, oston, muskolon, grason. Pere de ĉi tiuj datumoj eblas kalkuli la [[Saturiĝo de la oksigeno en la sango|saturiĝon de la oksigeno en la sango]].
Normala nivelo de oksigeno en la sango ĉe plenkreskuloj estas inter 95% kaj 100%. Oni devas rimarki, ke homoj diagnozitaj kun kronika obstrukcia inflama malsano havos saturadon de malpli ol 95%.
|