Tiaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
pli simple
e +gr
Linio 1:
[[Dosiero:Innozenz3.jpg|thumb|200px|La [[papo]] [[Inocento la 3-a]] ([[1198]]-[[1216]]) kun frutempa papa tiaro. Fresko en la klostro Sacro Speco, ĉ. la jaro [[1219]].]]
'''Tiaro''' (el la [[Persa lingvo|persa]] تاره ''tara'', adaptita malnovgreke kiel τιάρα, de kie pruntita en [[latina lingvo|latineLatinon]] alkiel ''tiara'') estas formo de [[krono]]. Fakte ekzistas du tipoj de kronoj, por kiuj taŭgas tiu vorto.
 
Tradicie, la vorto "tiaro" aludas al alta krono : ĝi ofte havis la formon de cilindro, kiu mallarĝiĝis je sia pinto. Ĝi cetere estis farita el teksaĵo aŭ [[ledo]] kaj kutime estis riĉe ornamita. Tia ĉapelo estis precipe uzita de la reĝoj kaj imperiestroj de kelkaj antikvaj popoloj de [[Mezopotamio]]. La [[Asirio|asirianoj]] kutimis aldoni du virbovajn kornojn al la tiaro kiel dekoracio kaj simbolo de potenco. La [[Persio|persa]] tiaro iom pli similis al stumpigita konuso, sen kornoj aŭ plumoj sed kun pli multaj juveloj.