Pola Radio: Malsamoj inter versioj

1 089 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 monatoj
e (Artikolo el Libera Folio)
* [[2011]] - La Fejsbuka grupo "Amikaro de Pola Radio en Esperanto" renomiĝis al [http://www.facebook.com/group.php?gid=326997163456&ref=ts "Amikaro de Pola Retradio en Esperanto"] kaj fariĝis nova podkasta retejo [http://www.posterous.com/retradio "Pola Retradio en Esperanto"] sur la platformo senkoste disponigata de http://posterous.com. Tio okazis iniciate de [[Pejno Simono]]. Post tio jam la unuaj elsendoj prove afiŝiĝis.
* [[2011]] - Jam en marto komenciĝis la unuaj regulaj elsendoj kiel podkastoj dufoje semajne – nun plene sendepende de Pola Radio. Tion efektivigis pluraj eksmembroj de la Polradia Esperantoskipo de redaktistoj iniciate de [[Barbara Pietrzak]]. La novaj elsendoj malgraŭ pli modestaj rimedoj grandparte daŭrigis la tradiciajn formon kaj enhavojn.
 
==Bibliografio==
[[Barbara Pietrzak]], en sia artikolo ''Esperantaj elsendoj kiel natura lingvomedio''<ref>[[Barbara Pietrzak]], ''Esperantaj elsendoj kiel natura lingvomedio'', en [[La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin]], Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 644-651.</ref> resumas la historion de la radio ĝis 2008; jam en 1922 estis du radiostacioj kun esperanta programo, 47 en 1924, 168 post tri jaroj ktp. Tio "havis enorman signifon por la esperantistoj, ofte vivantaj dise kaj izolite".<ref>p. 644</ref> En 1959 "en Varsovio komenciĝis regulaj Esperanto-elsendoj" rilate al la 100-a naskiĝdatreveno de Zamenhof kaj la unua UKo en Orienta Eŭropo post la Dua Mondmilito.<ref> p. 645</ref> Laŭlonge de la jaroj la formato estis foje ŝanĝita, sed ekde 2007 Pola Radio ekzistas nur kiel [[podkasto]]. Resume la elsendoj de Pola Radio estas komprenataj kiel kreado de natura lingvomedio, kaj oni montras fragmentojn de leteroj senditaj de aŭskultantoj kiuj parolas pri siaj propraj personaj spertoj, la uzado por instrulaboro kaj por propra lernado.
 
== Notoj kaj fontoj ==
201 969

redaktoj