Petro De Smedt: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Yvesn (diskuto | kontribuoj) →Eksteraj ligiloj: + Petro Desmet' prezentas sian verkon Esprimaro |
PaulP (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 29:
Lia ''[[Bibliografio pri la Tradukaĵoj el la Nederlanda Literaturo]]'' kun enkonduko de [[William Auld]] (Dendermonde 1972, 239 p.) ĝis hodiaŭ estas la baza kaj gvida referenc-verko pri la temo
Li estas kunaŭtoro (kune kun [[Jozefo Horvath]]) de la 800-paĝa ''[[Bildvortaro en Esperanto]]'' (Antverpeno: Flandra Esperanto-Ligo 2012, 800 p. ISBN 978-9077066-48-5).
En 2020 aperis ĉe [[Flandra Esperanto-Ligo]] la serio „Lingvaj defioj”, serio de dek bitlibroj, en kiuj li ĉefe prilumas la ekeston de siaj vortaroj kaj esprimaroj kaj la problemojn, kiujn li tie renkontis. Jen la titoloj:
* Proverboj sub lupeo - Verdaj esprimoj en Breŭgelsaŭco
* Esperanto kaj kulturo - Esperantokulturo esprime kaj proverbe
* Vortarludoj - Etimologio de verda pudingo
* Vortoj, vortaroj, vortaristoj - Kulturkoloraj renkontiĝoj
* Fundamento por Popolo - Fundamento sur tuŝoŝtono
* Bildo kaj vorto, ĉiela forto - Bilde tra la lingvo
* Mikspoto - Esprimokaptado senĉese suka
* Aglokula panoramo - Sub susurado de verdaj folioj
* Fositaj Sulketoj - Popolo esprimas, Dio esprimas
* Tentakloj kaj Ligiloj - Kun plena indekso de la dekopo
De Smedt verkis plurajn artikolojn <ref> ekzemple 1977 : La tradukita nederlanda literaturo (en : ''[[Esperanto Vandaag]]'') </ref> pri [[Bibliografio|bibliografiaj]], [[Terminologia Esperanto-Centro|terminologiaj]] kaj vortaraj temoj, ekzemple en ''[[Heroldo de Esperanto]]'' kaj en la nederlanda kaj germana naciaj [[Esperanto-gazeto|Esperanto-periodaĵoj]]. Li estas regula kunlaboranto de la [[magazino]] ''[[Monato (gazeto)|Monato]]''.
|