Esperantaj tradukoj de la Biblio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 17:
En la sekva 1908 ruso Eustifejef proponis monoferon por fondi organon de la komitato, kaj [[John Cyprian Rust|Rust]] akceptis ĝin kaj fondiĝis "Biblia Tradukisto" en [[Lüsslingen]], hejmurbo de [[Friedrich Schneeberger|Schneeberger]]. En la unua numero estis tradukoj "[[Malaĥi]]" kaj "[[Epistolo al Filemono|Letero al Filemon]]". Poste pretiĝis, por la dua numero, la unua ĉapitro de "[[Genezo]]", la tria kaj la kvara ĉapitroj de "[[Evangelio laŭ Luko|Evangelio laŭ Sankta Luko]]" kaj "[[Epistolo al la filipianoj|La letero al Filipinanoj]]". Sed tuj antaŭ la eldono de la 2-a numero montriĝis ke la titolo de la organo estis ŝanĝita perfide de Eustifejef, ĉar li esta skeptikema pri [[religio]] kaj provis trudi alian titolon. Oktobre 1908, post la [[Dresden]]a UK, [[Friedrich Schneeberger|Schneeberger]] transiris al [[Ido (lingvo)|Ido]]. Nur [[John Cyprian Rust|Rust]] restis en la komitato. La dua numero forvaporiĝis kaj la komitato ankaŭ. Cetere dum la dresdena kongreso Zamenhof sin turnis al itala pastoro [[Giacomo Bianchini]] por traduki [[Nova Testamento|Novan Testamenton]]. Bianchini donacis al Zamenhof latinan Biblion, sed ne plenumis la tradukadon.
 
Dume Zamenhofa "[[Kohelet|Predikanto]]" kompletiĝis en la marta numero 1907 de ''La Revuo'' de Hachette. Lia "[[Sentencoj de Salomono]]" aperinta en ''La Revuo'' aperis ankaŭ en ''North American Review'' 1907-09 konforme al la peto de ties redaktoro. "[[Psalmaro|La Psalmaro]]" aperadanta en ''[[La Revuo]]'' estis ĉesigita duonvoje, sed poste lia tuta psalmaro libroforme aperis el Hachette en 1908. Cetere, samjare, el la sama Hachette eldoniĝis "La kvar evangelioj kunigitaj en unu rakonto". Sed la tradukinto-kompilinto estis R. Laisney. 196 paĝoj.
 
Dum la enlanda kongreso de Britio en [[Leeds]] 1909 estis kunvokita Esperanta Biblia Komitato (enlanda komitato) kaj definitive komenciĝis traduka laborado de la [[Nova Testamento]]. Ĉiuj komitatanoj estis britoj. Kaj dum la samjara Universala Kongreso en [[Barcelono]] oni jam informis ke atendebla estos la tuta Biblio jam post kelkaj jaroj. Januare de 1910 Zamenhof, kiu rigardis tion, demandis al [[John Cyprian Rust|Rust]], ĉu ankoraŭ ne estis decidita kiu tradukos la [[Malnova Testamento|Malnovan Testamenton]]. Zamenhof sciigis ke se ankoraŭ tio ne estis decidita, li mem estas preta akcepti tiun laboron.
 
En 1910 eldoniĝis tri libroj el Biblio, sendepende de la Esperanta Biblia Komitato. Far tradukisto anonima: "[[Libro de Cefanja|La libro profeto Cefanjaho]] antaŭanoncinta Esperanton kun notoj” (Presa Esperantista Societo). Tiu antaŭanonco pri Esperanto temas pri 3:9 de [[Libro de Cefanja|Cefanjaho]]. (Pri tiu alineo en Cefanjaho vidu [[Ziko van Dijk|Ziko Marcus Sikosek]]: ''[[Esperanto sen Mitoj]]'' p. 158) Wren j. Gristead kaj aliaj: ”[[Evangelio laŭ Johano|La evangelio laŭ Sankta Johano]]" (Esperantista Kolportista Asocio). Bostona edukisto Daniel Ozro Smith: "[[Evangelio laŭ Johano|Evangelio de S. Johano]]”. Cetere ankaŭ en 1913 John Fred, juda presisto en [[Edinburgo]], proprakoste eldonis “[[Alta Kanto de Salomono|La Kanto de Salomono]]”.
 
Ni revenu al Esperanta Biblia Komitato. Tri jarojn post ĝia refondo, do en jubilea 1912, jam eldoniĝis "La [[Nova Testamento]] de nia sinjoro kaj savanto Jesuo Kristo" el Brita kaj Alilanda Biblia Societo. Estis 613 paĝoj. La ĉefa tradukanto estis Rust, kaj la ĉefa kontrolanto estis A.E.Wackrill. Ili ankaŭ konsideris Zamenhofajn tradukojn de [[Malnova Testamento]], dume daŭre eldonatajn de Hachette. La unua eldono de La Nova Testamento estis fluge elĉerpita post nur kelkaj monatoj. Sekvis diversaj formatoj aŭ eltiraj eldonoj. Tiu Nova Testamento estis unu el la plej klaraj tradukoj de la Nova Testamento tiutempaj, ĉar tiutempaj nacilingvaj tradukoj estas tre arkaiklingvaj. Tiu versio de 1912 estis poste tute reviziita konforme al la Malnova Testamento kiam oni entreprenis la redaktadon de tuta La Sankta Biblio de [[1926]]. Tial la nuna Nova Testamento estas 1926-jara versio, ne 1912-a.