Esperantaj tradukoj de la Biblio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 25:
Ni revenu al [[Esperanta Biblia Komitato]]. Tri jarojn post ĝia refondo, do en jubilea 1912, jam eldoniĝis "La [[Nova Testamento]] de nia sinjoro kaj savanto Jesuo Kristo" el Brita kaj Alilanda Biblia Societo. Estis 613 paĝoj. La ĉefa tradukanto estis [[John Cyprian Rust|Rust]], kaj la ĉefa kontrolanto estis [[Alfred Edward Wackrill|A.E. Wackrill]]. Ili ankaŭ konsideris Zamenhofajn tradukojn de [[Malnova Testamento]], dume daŭre eldonatajn de Hachette. La unua eldono de La Nova Testamento estis fluge elĉerpita post nur kelkaj monatoj. Sekvis diversaj formatoj aŭ eltiraj eldonoj. Tiu Nova Testamento estis unu el la plej klaraj tradukoj de la Nova Testamento tiutempaj, ĉar tiutempaj nacilingvaj tradukoj estas tre arkaiklingvaj. Tiu versio de 1912 estis poste tute reviziita konforme al la Malnova Testamento kiam oni entreprenis la redaktadon de tuta La Sankta Biblio de [[1926]]. Tial la nuna Nova Testamento estas 1926-jara versio, ne 1912-a.
 
Dume la unuaj kvin libroj de [[Malnova Testamento]] aperis en traduko de Zamenhof ek de la kvara numero de 1910 ĝis la unua numero de 1914 de ''La Revuo''. En la antauparolo de ties [[Genezo]] Zamenhof pledis por graveco de Bibilo en Esperanto. Sed post forpaso de [[Paul Boulet|Boulet]] kiu havis grandan influon sur politiko de Hachette, la eldonejo rompis rilatadon al Esperanto, kaj Zamenhof enfalis en senelirejon. Ĉar li jam faris kontrakton kun la firmao tiel ke ĉiuj liaj libroj estu eldonitaj ekskluzive de Hachette. Li devis nuligi tiun kontrakton kaj reakiri la eldonrajton de la eldonitaj verkoj. Kaj [[Harold Bolingbroke Mudie|H. Bolingbroke-Mudie]], prezidento de [[Brita Esperanto-Asocio]] akceptis proponon de fraŭlinoj [[Priscilla Hannah Peckover|Peckover]], kiuj estis pretaj mone kompensi la tutan elspezon ĝis la eldonado de [[Malnova Testamento]]. Li peris tiun monoferon al koncernatoj inklude Zamenhof. Danke al tio Zamenhof trankviliĝis pri sia estonta vivtenado. Ĉar [[Adamo Zamenhof|lia filo Adam]] helpis la medicinan laboron antaŭtagmeze, Zamenhof povis dediĉi sin pli ol antaŭe al tradukado, kaj jam en marto de 1915 li fintradukis Malnovan Testamenton. Cetere pri "[[Libro de Rut|Libro de Ruth]]" li redakte uzis verŝajne la tradukon de Neumark supre menciitan, kaj ankaŭ pri "[[Alta Kanto de Salomono|Alta Kanto]]"' li uzis la supre menciitan tradukon, kiun eldonis J.H. Fred. (Zamenhof mem konfesis ke pri “Ruth” li uzis manuskripton de Fred, sed povas esti ke tio estas lia eraro.)
 
Pri Fred aldonendas anekdoto. Li sendis al Zamenhof ankaŭ tajpskriptojn de [[Libro de Ijob|Ijob]], Plorkanto de [[Libro de Jeremia|Jeremia]], [[Eliro]], [[Libro de Danielo|Danielo]] kaj aliaj. Zamenhof respondis franclingve pro milita cenzuro pere de [[John Cyprian Rust|Rust]] kaj postmenciota [[John Mabon Warden]], skribante ke jam li mem povas zorgi la tradukon mem, ke bonvolu Fred mem eldoni la tajpskriptojn, ke por tiu eldonkosto li (Zamenhof) mem estas preta pagi. Probable ja ekzistis supozata [[Judismo|juda grupo]] okupiĝanta pri tradukado de [[Malnova Testamento]] en Esperanto, kaj ties redaktanto estis verŝajne Fred.
 
En la 3a de marto 1915 Zamenhof sendis franclingvan [[poŝtkarto]]n al Rust, informante, ke li ne povas sendi esperantajn manuskriptojn de la Malnova Testamento pro milita cenzuro. Post tiu fintradukado li povis ripozi tutajn tri tagojn por celebri kune kun sia familio. Sed estis nur fine de postmorta 1919, kiam lia tuta manuskriptaro, probable nete tajpita de Klara, finatingis [[Londono]]n. Inter tiuj ĉi tri sendoj, unu estis tra Privat, kiu vizitis [[Varsovio]]n por enketi pri biografio de Zamenhof.