Esperantaj tradukoj de la Biblio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 29:
Pri Fred aldonendas anekdoto. Li sendis al Zamenhof ankaŭ tajpskriptojn de [[Libro de Ijob|Ijob]], Plorkanto de [[Libro de Jeremia|Jeremia]], [[Eliro]], [[Libro de Danielo|Danielo]] kaj aliaj. Zamenhof respondis franclingve pro milita cenzuro pere de [[John Cyprian Rust|Rust]] kaj postmenciota [[John Mabon Warden]], skribante ke jam li mem povas zorgi la tradukon mem, ke bonvolu Fred mem eldoni la tajpskriptojn, ke por tiu eldonkosto li (Zamenhof) mem estas preta pagi. Probable ja ekzistis supozata [[Judismo|juda grupo]] okupiĝanta pri tradukado de [[Malnova Testamento]] en Esperanto, kaj ties redaktanto estis verŝajne Fred.
 
En la 3a de marto 1915 Zamenhof sendis franclingvan [[poŝtkarto]]n al Rust, informante, ke li ne povas sendi esperantajn manuskriptojn de la [[Malnova Testamento]] pro milita cenzuro. Post tiu fintradukado li povis ripozi tutajn tri tagojn por celebri kune kun sia familio. Sed estis nur fine de postmorta 1919, kiam lia tuta manuskriptaro, probable nete tajpita de [[Klara Zamenhof|Klara]], finatingis [[Londono]]n. Inter tiuj ĉi tri sendoj, unu estis tra [[Edmond Privat]], kiu vizitis [[Varsovio]]n por enketi pri biografio de Zamenhof.
 
Komence de 1920, tutaj manuskriptoj de ĉiuj 39 libroj de la Malnova Testamento finfine disponiĝis je la [[Esperanta Biblia Komitato]]: do, ok libroj eldonitaj de Hachette (ties manuskriptoj jam tiam perditaj), sep libroj, kiujn Zamenhof sendis al
[[Harold Bolingbroke Mudie|Bolingbroke-Mudie]] en 1914, sed post ties akcidenta morto, estis deponitaj ĉe T.S. Lindsay apud [[DublinDublino]], kaj la restantaj 24 libroj, kiujn laŭdire tajpis [[Klara Zamenhof|Klara]]. [[John Mabon Warden]], kiu intertempe transprenis de Bolingbroke-Mudie prezidantecon de BEA, akceptis ĉefredaktorecon kaj ĝeneralan sekretariecon de la Komitato, kaj sub li komenciĝis la grandioza redakta laboro de la Malnova Testamento. La aliaj komitatanoj estis: [[John Cyprian Rust|Rust]], [[John Beveridge|J. Beveridge]], Lindsay, [[John Edgar McFadyen|J.E. McFadyen]], A. Loynder, C.J. Senior. Ankaŭ aldoniĝis al la laboro [[William Main Page|W. Page]], W. Harvefa, [[Jane Baird|fraŭlino Baird]], akademiano W. Bailey.
 
La grandioza kvanto da redakta laboro estis farita sindediĉe kaj ĝisfunde por La Sanka Biblio: ĝustigo de traduk-breĉoj, ĝustigo de tradukaj eraroj, unuformigo de lingvaĵoj, glatigo de stilo, unuformigo de propraj nomoj, konsekvencigo kun la Nova Testamento. Iuj redaktantoj dediĉis sian tutan libertempon dum la tutaj jaroj. Ekpresigo estis en aŭgusto 1925. Pretiĝis antaŭ la sekvajara Edinburga Universala Kongreso en [[1926]]. Laŭ interna pritakso ĝi estis "pli Zamenhofa ol Zamenhof mem". Estis jam 19 longaj jaroj post la unua kunveno, kaj naŭ jaroj post la morto de Zamenhof. {{unuo|5000}} ekzempleroj de la unua eldono elĉerpiĝis en kvin jaroj. Poste sekvis divers-formataj eldonoj aŭ eltiraj eldonoj. Sendube unu el la plej bonaj bibli-tradukoj de la mondo. Cetere, la tajpitaj manuskriptoj de Zamenhof dormis poste en BEA, sed finfine pro zamenhofologia celo estis fotokopie reproduktitaj en [[Nagoya]] en 1987. En 1988 D.B. Gregor publikigis sian komparon de tiu manuskripto kaj La Sankta Biblio en "La Zamenhofa teksto de la malnova testamento".