Esperantaj tradukoj de la Biblio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 41:
En la 3a de marto 1915 Zamenhof sendis franclingvan [[poŝtkarto]]n al Rust, informante, ke li ne povas sendi esperantajn manuskriptojn de la [[Malnova Testamento]] pro milita cenzuro. Post tiu fintradukado li povis ripozi tutajn tri tagojn por celebri kune kun sia familio. Sed estis nur fine de postmorta 1919, kiam lia tuta manuskriptaro, probable nete tajpita de [[Klara Zamenhof|Klara]], finatingis [[Londono]]n. Inter tiuj ĉi tri sendoj, unu estis tra [[Edmond Privat]], kiu vizitis [[Varsovio]]n por enketi pri biografio de Zamenhof.
 
[[Dosiero:Mudie_H._Bolingbrocke_127_VIII._Universala_Kongreso_Esperantista_%E2%80%93_Albumo_(cropped).jpg|eta|[[Harold Bolingbroke Mudie|H.B. Mudie]]]]
Komence de 1920, tutaj manuskriptoj de ĉiuj 39 libroj de la Malnova Testamento finfine disponiĝis je la [[Esperanta Biblia Komitato]]: do, ok libroj eldonitaj de Hachette (ties manuskriptoj jam tiam perditaj), sep libroj, kiujn Zamenhof sendis al
[[Harold Bolingbroke Mudie|Bolingbroke-Mudie]] en 1914, sed post ties akcidenta morto, estis deponitaj ĉe T.S. Lindsay apud [[Dublino]], kaj la restantaj 24 libroj, kiujn laŭdire tajpis [[Klara Zamenhof|Klara]]. [[John Mabon Warden]], kiu intertempe transprenis de Bolingbroke-Mudie prezidantecon de BEA, akceptis ĉefredaktorecon kaj ĝeneralan sekretariecon de la Komitato, kaj sub li komenciĝis la grandioza redakta laboro de la Malnova Testamento. La aliaj komitatanoj estis: [[John Cyprian Rust|Rust]], [[John Beveridge|J. Beveridge]], Lindsay, [[John Edgar McFadyen|J.E. McFadyen]], A. Loynder, C.J. Senior. Ankaŭ aldoniĝis al la laboro [[William Main Page|W. Page]], W. Harvefa, [[Jane Baird|fraŭlino Baird]], akademiano [[William Bailey]].