Esperantaj tradukoj de la Biblio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 82:
==Kompletigo de Dua Kanono==
[[Dosiero:Judith_Holofernes_Giorgione.jpg|eta|Judit]]
Aparte de la supraj komenciĝis sendependaj tradukoj far individuoj lastatempe. Unue [[André Cherpillod]] eldonis "Kanto de Kantoj" en 1988. Ankaŭ [[Gerrit Berveling]] eldonis el Fonto kvar evangeliojn ĉiu en aparta volumo en 1994 ek de "La Bona Mesaĝo de Jesuo laŭ Marko". Li eldonis ankaŭ "Nombro" en 1999. Li ankaŭ eldonis "La Duakanonaj Libroj" en KD en [[Freiburgo]] en 1997. Tiu ĉi poste eldoniĝis el Fonto en tri paperaj volumoj: La unua enhavas [[Libro de Tobit|Tobit]], [[Judit (Biblio)|Judit]], Aldonoj al Ester, 1,2 Makabeoj (2001). La dua enhavas Saĝeco de Salomono, [[Siraĥ]], [[Libro de Baruĥ|Baruĥ]], [[Letero de Jeremia]], Aldonoj al Daniel (2001). La tria enhavas 1, 2 Ezraj, 3, 4 Makabeoj, La preĝo de Manase, Psalmo 151 k.a (2008). Krome laŭdire inter tiuj nur "Saĝeco de Salomono” estis tradukita de de [[Douglas B. Gregor|D.B. Gregor]].
 
Reage al tiuj ĉi Duakanonaj eldonoj, KELI kaj [[IKUE]] fondis La Ekumenan Komisionon, kaj tiu komisiono eldonis la pliampleksigitan "La Sankta Biblio" en 2003 el [[Hongkongo]], kiu enhavas ankaŭ tiun Duakanonaj Libroj. KELI kaj IKUE entreprenis poste renovigadon de tiu 2003-a eldono, kaj en 2006 eldonis "Biblio" el Kavapech en [[Prago]]. En tiu nova eldono, intertitoloj estis nove enmetitaj, la kompostado tute novigita kaj reasignitaj estas la ĉapitroj de la Psalmaro. Sed plej grava diferenco disde la 2003a eldono estas la pritrakto de la Duakanonaj Libroj. En la 2003a ili kune estis ĉe la fino de la Malnova Testamento, sed en la nova versio ili estis dise metitaj ĉiu en sia origina loko. Krome en la nova 2006a eldono, malsamaj litertipoj estas uzitaj por ke oni rekonu unuavide kiuj apartenas al la traduko de Zamenhof kaj kiuj ne.