Bash: Malsamoj inter versioj

1 200 bitokojn aldonis ,  antaŭ 5 monatoj
+esperantigo
(+esperantigo)
 
|TTT-ejo = [https://www.gnu.org/software/bash/ www.gnu.org/software/bash/]
}}
'''Bash''' ([[angla lingvo|angla]] mallongigaĵo '''''B'''ourne-'''A'''gain '''SH'''ell''), esperantigite '''Baŝo''', estas [[Unikso|Uniksa]] komandlinia [[Ŝelo (komputiko)|ŝelo]] verkita de la projekto [[GNU]]. Ĝia nomo estas mallongigaĵo de "Bourne-Again SHell", kiu estas vortludo pri la [[Bourne-Ŝelo]] ''sh''—kiu estis la plej disvastigita Uniksa ŝelo—kaj la angla esprimo signifata "renaskita". La sintakso de Bash estas kongrua kun tiu de ''sh'' kaj enhavas ideojn bazitajn sur [[Korn-ŝelo|ksh]] kaj [[C-ŝelo|csh]].
 
La originala Bourne-ŝelo estis verkita de [[Stephen Bourne]]. Nun Bash estas programata de 4 uloj<ref>http://savannah.gnu.org/project/memberlist.php?group=bash - programantoj de Bash</ref>.
Bash estas la defaŭlta ŝelo ĉe la plejmulto de [[GNU]]/[[Linukso|Linuksaj]] sistemoj, kaj oni povas uzi ĝin ĉe le plejmulto de Uniks-similaj [[operaciumo]]j. Ĝi ankaŭ estas portita al Microsoft-[[Vindozo]] de la projekto [[Cygwin]].
 
Bash estas disdonata sub la licenco [[GPL]]. Ĝi estas elŝutebla el multaj ejoj ĉe [[Interreto]], inkluzive de la GNU-projekta FTP-ejo. La lasta disdonatakuranta versio (je 20172020) estas 4.4; ĝi enhavas kelkajn ŝanĝojn al la antaŭe populara versio 25.05b0.
 
== Lingva [[Asimilado de programaro|asimilado]] kaj esperantigo ==
En la kadro de ''Free Translation Project'' Baŝo disponigas tradukojn de la dialogaj mesaĝoj por multaj lingvoj, interalie por Esperanto. Ekz-e se vi uzas Linukson en kiu (inter aliaj) estas instalita esperanta [[lokaĵaro]]<tt> eo.utf8</tt>, tiam vi povas provi lanĉi tian esperantigitan Baŝon:
 
<syntaxhighlight lang="bash">
$ LANG=eo bash
$ bash --version
GNUa «bash», versio 5.0.3(1)-release (x86_64-pc-linux-gnu)
Copyright (C) 2019 Free Software Foundation, Inc.
La permesilo estas GPLv3+; t.e. GNU GPL, versio 3ª aŭ pli nova.
La tekston vd ĉe <http://gnu.org/licenses/gpl.html>
 
Ĉi tiu programo estas libera; vi rajtas libere ĝin ŝanĝi kaj pludoni.
NENIA GARANTIO estas donita, tiom kiom tion permesas la leĝo.
$
$ help for
for: for NOMO [in VORTOJ ... ] ; do KOMANDOJ; done
Plenumu komandojn por ĉiu ero de listo
 
La iteracio „for‟ plenumas la KOMANDOJn por ĉiu ero de sia listo.
Se la parto «in VORTOJ ...;» malestas, «in "$@"» estas uzata
anstataŭe. Por ĉiu el la VORTOJ, la NOMO estas valorizata per tiu
ero kaj la KOMANDOJ estas plenumataj.
 
Elirstato:
Tiu de la laste plenumita komando.
$
</syntaxhighlight>
 
 
 
== Eksteraj ligiloj ==