Tobolska kremlo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
esperantigita ŝablono (Referencoj), Commonscat el Vikidatumoj, esperantigita parametro, pli bona ŝablono (Projektoj), formatigo de buloj, kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
[[Dosiero:Тобольский кремль (1990-е годы).jpg|thumbeta|240px|<center>panoramo de la Tobolska kremlo en la [[1990-aj jaroj]]]]
[[Dosiero:Тобольск Tobolsk Крепостная Павлинская башня.JPG|180px|thumbeta|<center>gardoturo "Pavlinskij"]]
La '''Tobolska kremlo''' ([[ruse]] ''Тобольский кремль'', latinliterigite ''Tobolskij kreml´'') estas la [[kremlo]] de la urbo [[Tobolsk]] en la [[Tjumena provinco]] de [[Rusio]], en [[Okcidenta Siberio]]. La historia [[citadelo]] konstruiĝis fine de la [[17-a jarcento]], kaj estas la sola malnovrusia [[kremlo]] en la azia parto de Rusio, malpli frue konstruita ol ĉiuj aliaj kremloj de la historia [[Rusa Carlando]].
 
== Historio ==
La urbo Tobolsk apartenis al la unuaj lokoj de Siberio konkeritaj kaj loĝigitaj pere de la [[Rusa carlando]]. Tiucele la en la jaro [[1587]] fondita urbo praktike dekomence estis ĉiuflanke protektita de ĉirkaŭa fortikaĵo, kiu komence konsistis el [[palisaro]]j. Jam en la jaro [[1621]] ene de la fortikaĵo konstruiĝis katedralo. Dum la [[17-a jarcento]] ene de la fortikaĵo okazis pluraj [[incendio]]j, kiuj ĉiufoje komplete detruis la fortikaĵon, kiu senpere poste rekonstruiĝis. Dum la rekonstruoj la fortikaĵa areo plurfoje grandiĝis. La protekta remparo fine de la [[1670-aj jaroj]] atingis longon de 550 metroj.
 
Ĉar ŝtonaj konstruaĵoj en la regiono de Tobolsk disvastiĝis nur fine de la 17-a jarcento, la fortikaĵaj instalaĵoj ĝis tiu tempo restis lignaj. La unua ŝtona konstruaĵo de la urbo, la episkopa palaco, finkonstruiĝis en [[1679]]. Sep jarojn pli poste inaŭguriĝis la unua ŝtona preĝejo, la de moskvaj konstruistoj starigita kaj ĝis hodiaŭ ekzistanta Sofia Katedralo. Sekve oni komencis konstrui ŝtonan fortikaĵon, kaj jam en [[1699]] pretis pli malpli 620 metroj da ŝtona remparo kun entute naŭ gardoturoj. La ŝtona kremlo laŭ ordono de la caro [[Petro la Granda]] estis starigita pere de [[Svedio|svedaj]] militkaptitoj (temas pri la periodo de la [[Granda Nordia Milito]]), kaj sekve la konstruaĵo ankaŭ nomatis "sveda palaco".<ref>Zoja Sokolova: ''Das Land Jugorien''. 1982, paĝo 49 (germane)</ref> En multaj vidpunktoj la nova citadelo sekvis la modelon de la kremlo de [[Moskvo]], kaj laŭ konsidero de la aparta geografia situo kaj la tiutempe granda riĉeco de la urbo oni tiutempe konsideris ĝin aparte impona kaj fortika. Ĝis la komenco de la 18-a jarcento daŭris plua aldono de ŝtonaj konstruaĵoj, kaj ekleziaj kaj ŝtataj kaj privataj, al la kremla areo. Pri la urboplanado kunlaboris la konata tobolska kartografo Semjon Uljanoviĉ Remezov ({{ru}} ''Семён Ульянович Ремезов'').
 
[[Dosiero:Софийский собор в Тобольске.jpg|leftmaldekstra|thumbeta|240px|<center>La Sofia Katedralo]]
Ĉar tamen la armea signifo de la tobolska kremlo baldaŭ post ties finkonstruo malkreskis, iuj el la projektoj por la arkitektura ensemblo ne finiĝis - inter alie unu el la eniraj pordegoj de la fortikaĵo. Post la jaro [[1718]], kiam la tiama siberia guberniestro Matvej Petroviĉ Gagarin (Матвей Петрович Гагарин) perdis sian postenon, la konstruaj aktivecoj en la tobolska kremlo fakte finiĝis. Nur meze ĝis fine de la 18-a jarcento sur la areo tamen plukonstruiĝis iuj malgrandaj konstruaĵoj, kiuj parte ne harmoniis kun la origina arkitektura ensemblo.
 
Ankaŭ la originaj konstruaĵoj de la tobolska kremlo dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj renoviĝis kaj parte trakonstruiĝis - parte tion necesigis malfacilaj naturaj kondiĉoj. Ekzemple la Sofia Katedralo devis esti fortikitaj per apartaj apogiloj, por malgrandigi la danĝeron de kolapso pro oftaj [[terglito]]j. En la [[1970-aj jaroj]] renecesiĝis pli grandaj trakonstruoj en la kremlo - ekzemple iuj el la gardoturoj ĝis tiam estis tiom difektitaj, ke fakte necesis novkonstrui ilin.
Linio 17:
 
== Notoj ==
{{Referencoj}}
<references />
 
== Literaturo ==
* G. V. Dluĵnevskaja, V. A. Kalinin, A. V. Subbotin: ''Kremli Rossii XV–XVII vekov''. Eldonejo Litera, [[Sankt-Peterburgo]] 2006, ISBN 5-94455-523-8, paĝoj&nbsp;316–319
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
{{Commonscat|Tobolsk Kremlin}}
* [http://www.allcastles.ru/russia/tobolskij-kreml.html Priskribo en la retejo "ĉiuj kasteloj de Rusio"] {{ru}}
* [http://www.ruschudo.ru/miracles/88/ Artikolo "la mirakloj de Rusio: Tobolska kremlo"] {{ru}}
* [http://www.vtobolsk.ru/kreml.shtml Artikolo el la retejo "virtuala Tobolsko"] {{ru}}
 
 
{{Koordinatoj artikolo|58_11_57_N_68_15_11_E|58° 11' 57" norde, 68° 15' 11" oriente}}