Hungario: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
anstataŭigo de specialaj signoj, formatigo de titoloj, +Bibliotekoj, multaj kosmetikaj ŝanĝoj
RG72 (diskuto | kontribuoj)
se ĉeesto de alilandaj trupoj estas okupado, do Germanio ĝis nun estas okupita de Usono
Linio 115:
La ora epoko de Hungario finiĝis en la 16-a jarcento, kiam la hungaroj malvenkis en bataloj kontraŭ la [[turkoj]],([[1526]], [[batalo de Mohács]]). La lando estis dividita je tri partoj inter [[Aŭstrio]], la [[Osmanida imperio|Otomana Imperio]] kaj [[Transilvanio]]. Aŭstrio ekokupis la tutan landon fine de la 17-a jarcento. En [[1848]] komenciĝis liberecbatalo kontraŭ la aŭstroj, kiu estis superita per helpo de rusaj trupoj. Sed tio antaŭhelpis la interkonsenton ([[aŭstra-hungara interkonsento|legu pli]]) kun la [[Habsburgoj]] kaj kondukis al estigo de Aŭstra-Hungara Monarĥio en [[1867]]. Hungario partoprenis en la [[1-a Mondmilito]] je la flanko de la aŭstroj kaj pro tio ĝi perdis grandan parton de sia [[teritorio]].
 
Hungario sendependiĝis de Aŭstrio la 31-an de oktobro [[1918]] kun burĝa registaro. Tiu registaro ne volis surpreni la pli novajn postulojn de la [[Entento]] kaj transdonis la potencon al la socialistoj kaj komunistoj. Hungario batalis sola kontraŭ la malamikoj, sed en [[1919]] [[Rumanio]] invadis la landon. Oni antaŭhelpis la enpotenciĝon de [[Miklós Horthy]] (guberniestro de Hungario de [[1920]] ĝis [[1944]]) kaj la lando konsolidiĝis. Hungario partoprenis en la [[2-a Mondmilito]] denove je la flanko de la germanoj (kiuj eĉ okupis la landon en [[1944]]) kaj Hungario perdis ĉirkaŭ 1 miliono da homoj (multajn [[judoj]]n) kaj valoregojn de la lando. La sovetaj trupoj invadis Hungarion aŭtune de 1944 kaj tute liberigis (tiola estislandon "provizora"de okupado) la landonfaŝistoj printempe de [[1945]].
 
La komunistoj en [[1948]] denove transprenis la tutan regadon kaj regis en Hungario kiel [[Hungara Popola Respubliko]] ĝis [[1956]], kiam la 23-an de oktobro ekis liberecbatalo kontraŭ Sovetio kaj por la sendependa Hungario, gvide de [[Imre Nagy]], ĉefministro. Sovetaj trupoj superis la batalantojn la 4-an de novembro, sub la ombro de la Sueza-krizo. Post la malvenko de la [[revolucio]] iĝis ĝenerala sekretario de la komunista partio [[János Kádár]]. Mortis 3000 personoj. Fuĝis al eksterlando pli ol 200 000 personoj. Kádár ekzekutigis [[Imre Nagy]] en 1958. Kádár solidigis la landon per eksterlandaj fortoj (sovetaj trupoj kaj monhelpo). Hungario iĝis post la 1970-aj jaroj dependa de la eksterlandaj monhelpoj, kio devigis por reformoj. Fine de la 1980-aj jaroj fortiĝis la demokrata movado kaj en [[1990]] oni organizis liberan parlamentan balotadon, en kiu venkis kristandemokratoj, konservativuloj (kiel en 1998). En la jaroj 1994, 2002 kaj 2006 venkis la [[socialismo|socialisma]] partio en la parlamentaj balotadoj. En la parlamentaj elektoj de 2010 venkis la dekstra organizaĵo Fidesz-KDNP, akirante pli ol 2/3 de la parlamentaj lokoj.