Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 526:
:Baza principo de Vikipedio estas reprezenti la realan mondon tia kia ĝi estas, kaj ne falsigi aŭ misreprezenti ĝin. Tio ja inkluzivas eĉ la usklecon en librotitoloj. Ni plejeble redonu la originalan titolon kun la originala uskleco, se tiu estas konstatebla, uzante la haveblajn fidindajn fontojn. Ekz-e en mia libraro estas iu libro nomata "La Flambirdo", kaj alia "La vidvino kaj la profesoro". Estus ja eraro se mi citus ilin kiel "La flambirdo" (minuskligante) aŭ "La Vidvino kaj la Profesoro" aŭ "La Vidvino Kaj La Profesoro" aŭ simile (majuskligante). Kiam iu originala uskleco ne estas konstatebla, ni uzu la regulojn por normalaj esperantaj frazoj, kaj ne iujn inventitajn regulojn kiuj majuskligas malsame ol normala lingvouzo. Do nepre "La bona lingvo", kaj ne "La Bona Lingvo". Tio ja ankaŭ estas la normala maniero citi librojn, kiun oni plej ofte (sed ne ĉiam) trovas en Esperantujo. (Du notindaj esceptoj estas Enciklopedio de Esperanto kaj Geoffrey Sutton, kiuj konsekvence majuskligas minusklojn en librotitoloj. Ili do ne estas fidindaj rilate la preferindan usklecon.)
:Sincere, [[Uzanto:Moldur|Moldur]] ([[Uzanto-Diskuto:Moldur|diskuto]]) 22:10, 15 dec. 2020 (UTC)
 
::Mi aliĝas al la opinio de [[Uzanto:Moldur|Moldur]], kiu ŝajnas al mi tre matura kaj prudenta.
::Amike, [[Uzanto:Filozofo|Filozofo]] ([[Uzanto-Diskuto:Filozofo|diskuto]]) 22:41, 15 dec. 2020 (UTC)