Esperanto (revuo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 44:
Tria kampo de ''Esperanto'' estis literaturo, ankoraŭ longe post la dua mondmilito. Ekzemple en la n-ro julio-aŭgusto 1956 kvin el dudek paĝoj entenas literaturajn tekstojn<ref>Paĝoj 114 - 118, elŝutebla en [http://www.gazetejo.org/node/1570 Gazetejo]</ref>.
 
La nuna ''Esperanto'' servas kiel informejo, sed ankaŭ diskutejo de [[UEA]] kaj la Esperanto-movado ĝenerale. Grava konstanta rubriko estas "Laste aperis" pri la nove aperintaj libroj kun rilato al Esperanto. En marto la revuo informas pri la membrostatistiko, la junia numero enhavas la Estraran Raporton. Simile la Universala Kongreso regule aperas en certaj numeroj, plej grave en la Kongresa Raporto en la septembra numero. Pro la kongreso (kaj someraj ferioj), en julio-aŭgusto aperas nur unu numero, tiel ke en la tuta jaro aperas 11 numeroj. En la rubriko [[Afriko brilas]] aperas artikoloj de diversaj aŭtoroj pri diversaj eventoj en Afriko, ligitaj aŭ ne al Esperanto.
 
== Redaktoroj ==