Rubo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e - tajperaro
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Contaminación en Maracaibo, Venezuela.jpg|thumb|[[Rubujo]] plenplena sur strato de [[Venezuelo]].]]
[[Dosiero:Es reciclaje contenedoresOrgánicoInorgánico.jpeg|thumb|Porreciklaj rubujoj.]]
'''Rubo''' aŭ '''rubaĵo''' estas ne plu bezonataj kaj ne dezirataj restaĵoj (aŭ ankaŭ malutilaj aĵoj) en solida stato, kiu eble povas enfermi gasojn kaj likvojn. Tiu

==Priskribo==
Tiuj restaĵoj povas havi la plej diversajn devenojn: el hejma vivo, el [[industrio]], [[agrikulturo]], [[sansistemo]], [[fiŝkaptado]], [[konstruado]] ktp. La traktado de ĉiu tipo de rubo postulas tre diversajn procedurojn. Ekzemple en industrio, diversaj sektoroj bezonas tre specifan traktadon de atomrubaĵoj, venenaj toksaĵoj, poluitaj akvoj ktp. Tradicie en pasintaj jarcentoj la forĵetado de rubaĵoj apenaŭ okazigis problemojn, simple oni forĵetis tion ekster la domoj, aŭ ekster la vilaĝoj ktp. El la [[Industria Revolucio]], kaj ĉefe laŭlonge de la [[20-a jarcento]], kiam pli evoluiĝinta industrio forĵetis pli danĝerajn restaĵojn, la problemo kolekti, formeti kaj konservi rubaĵojn iĝis pli kaj pli danĝeriga.
 
Ankaŭ tradicie jam ekis la reuzado aŭ klopodo profiti la forĵetaĵojn: organika rubo kiel [[sterko|sterkado]], metala rubo por [[fandado|refandado]] ktp. Denove laŭlonge de la [[20-a jarcento]] la kvanto de rubo devena el [[grandurbo]]j aŭ industriaj zonoj devigis kaj samtempe ebligis la industrian traktadon de rubo por eltiri profiton. Grandaj sektoroj de diversaj socioj vivtenas sin aktuale el la reuzado de diversaj tipoj de ruboj kaj ankaŭ laŭ tre diversaj laborniveloj, el simpla kolektado en malsanigaj rubejegoj, tra transportado al altnivela [[teknologio]] informadika.
 
Laŭ [[Francisko Azorín]] '''rubo''' estas ''Rompitaĵoj el ruinigita, detruita konstruaĵo. Balaaĵo.''<ref>[[Francisko Azorín]], arkitekto, [[Universala Terminologio de la Arkitekturo]] (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 179.</ref> Li indikas [[etimologio]]n el la greka ''rupos'' (malpuraĵo) kaj de tie la latina ''rudera''. Kaj li aldonas la terminojn ''rubejo'', por loko por meti la rubojn; kaj ''rubi'', por formeti rubon.<ref>Azorín, samloke.</ref>
 
==Rubokolektado]]
[[Rubokolektado]] estas parto de la procezo de [[rubmastrumado]]. Ĝi estas la transigo de solida rubo el la punkto de uzo al ties dispono en la punkto de traktado aŭ [[rubodeponejo]]. Rubokolektado inkludas ankaŭ la kolektadon de recikleblaj materialoj kio teknike ne estas rubo, kiel parto de la municipa aŭ komunuma ruboforiga programo.
 
== Ekzemploj ==